"Zono kaj Vojo" helpas al Ĉinio kaj ASAN en kunlaboro ekonomia kaj komerca

(GMT+08:00) 2019-09-20 18:56:07     Redaktoro:Xiong

La 21an de septembro la 16a Ekspozicio ĉina-ASAN-a inaŭguriĝis en Nanning, Guangxi. Kiel unu el la plej gravaj kunlaboraj platformoj ekonomiaj kaj komercaj por Ĉinio kaj ASAN (la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj), tiu ĉi ekspozicio havas la temtitolon "Kuna konstruado de 'Zono kaj Vojo' kaj komuna planaado de kunlabora perspektivo".

ASAN situas en unu el la plej vivecaj regionoj en la mondo kaj kovras dek landojn kun pli ol 600 milionoj da loĝantoj. En la lastaj jaroj ĝi rapide kreskis en ekonomio. Laŭ la antaŭkalkulo de la Monda Forumo pri Ekonomio ASAN fariĝos en 2020 la kvina ekonomiunuo en la mondo. Por siaj ekonomiaj transformiĝo kaj altrangiĝo ASAN en 2016 elmetis "Ĝenerala Projekto de ASAN por 2025 en Interkonekto kaj Interkomuniko" kaj proponis la celaron de privilegia evoluigo en kvin kampoj, ekzemple kiel en bazaj kontruadoj, vara cirkulado kaj cifereca novigo. Tiuj celoj altgrade koincidas kun tiuj de la ĉina "Zono kaj Vojo".

Julie de ĉi jaro okazis la 52a kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el ASAN, en kiu ASAN kaj Ĉinio atingis interkonsenton pri la kuniĝo de "Zono kaj Vojo" iniciatita de Ĉinio kaj la projekto por 2025 de ASAN. Estas antaŭvideble, ke la kuniĝo de la dupartia evolustrategio nepre malfermos pli vastan spacon por ilia kunlaboro ekonomia kaj komerca.

Post la zorgema kulturado dum 16 jaroj la ekspozicio de ASAN jam fariĝis grava aperta platformo, kunlabora ponto kaj interkomunika kanalo inter Ĉinio kaj ASAN. Nun, fronte al la novafaza teknologia revolucio en la monda skalo kaj al la sturmo de unuflankismo kaj protektismo, la intima kunagado de Ĉinio kaj ASAN en ekonomio kaj komerco havas tre aktualan signifon. Estas motivita atendo, ke tiu ĉi ekspozicio, danke al "Zono kaj Vojo", helpos al la duflanka kunlaboro ekonomia kaj komerca transformiĝi kaj altrangiĝi kaj donos novan dinamikon al la du partioj kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin