Resti fidela al la principo pri "unu Ĉinio" estas la ĝenerala rekono de la internacia socio

(GMT+08:00) 2019-09-20 20:17:24     Redaktoro:Xiong

La 20an de septembro la pacifika insullando Kiribato deklaris rompi la diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, kaj ĝi estas la dua lando rompinta kun Tajvano ene de unu semajno. Ĝis nun al Tajvano restas nur 15 landoj havantaj tielnomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun ĝi. Ke Salomonoj kaj Kiribato, kiel ŝtatoj suverenaj kaj sendependaj, faris tian gravan decidon, tio plene pruvas, ke la principo pri "unu Ĉinio" estas la ĝenerala rekono de la internacia socio.

Kiel oni scias, en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas parto neforigebla for de la teritorio de Ĉinio. En la lastaj jaroj la tajvanaj aŭtoritatoj forioze faris "permonan diplomation" en la internacia amplekso kaj tiel donis al rilataj landoj kaj regionoj nestabilecon. Tio lasas al pli kaj pli multaj homoj vidi klare, ke la tajvanaj aŭtoritatoj ne vere intencas helpi al tiuj landoj kaj regionoj disvolviĝi, sed male nur volas disvastigi la minacan celo de "du Ĉinioj" aŭ "unu Ĉinio kaj unu Tajvano". Do tio estas esenca celo de Tajvano.

Sed Ĉinio, kiu insistas egale trakti ĉiujn landojn, ĉu grandajn ĉu malgrandajn, respektas ĉiajn popolojn en iliaj rajtoj elekti la vojon de evoluado, subtenas al ili disvolvi ekonomion, plibonigi popolan vivtenadon kaj altigi kapablon por daŭripova disvolvado. Ĉinio liveras helpojn al pacifikaj insullandoj laŭ la principo de justeco kaj interfavorigo.

Resti fidela al la principo pri "unu Ĉinio" estas inklino de la internacia socio, kaj tia tendenco nerezisteblas. Baziĝante sur la principo pri "unu Ĉinio", Ĉinio jam starigis al si oficialajn diplomatiajn rilatojn kun 178 landoj en la tuta mondo. La tajvanaj aŭtoritatoj do devas bone rigardi la objektajn cirkonstancojn kaj fari sagacan elekton, alie "rompo kun diplomatiaj rilatoj" okazos sinsekve kiel domenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin