Ĉinio enorbitigis novajn telesensajn satelitojn

(GMT+08:00) 2019-09-20 10:54:02     Redaktoro:Yu

Kvin novaj telesensaj satelitoj estis senditaj en planitan orbiton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta Gobio ĵaŭde.

La kvin satelitoj estis ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-11 je la 2a horo kaj 42 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo. Ili apartenas al la komerca telesensa satelit-konstelacio "Zhuhai-1", kiu konsistas el 34 mikrosatelitojn, inkluzive de videaj, hiperspektraj kaj altdifinaj optikaj satelitoj, kaj radaraj kaj infraruĝaj satelitoj.

La portoraketo estis disvolvita de la Ĉina Akademio de Portoraketa Teknologio, kaj la satelitoj estis produktitaj de la Harbina Instituto pri Teknologio kaj funkciigataj de la Zhuhai-a Orbita Kompanio pri Aerokosmaj Scienco kaj Teknologio.

La ĵaŭda ĵeto estis la 311a misio de la portoraket-serio Changzheng. La nove enorbitigitaj satelitoj inkluzivas kvar hiperspektrajn satelitojn kun 256 ondbandoj kaj kovraas larĝon de 150 kilometroj, kaj videa satelito kun difino de 90 centimetroj.

La hiperspektraj satelitoj Zhuhai-1 havas la plej altan kosman difinon kaj la plej grandan kovran larĝon de sia tipo en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin