Oficialulo de MOK: Negativa influo sur labormerkato ne devas esti atribuita al komercaj demandoj

(GMT+08:00) 2019-09-20 11:20:21     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicdirektoro de la Monda Organizo pri Komerco, Alan Wolff, diris lastatempe, ke disvolviĝo de scienco kaj tekniko havas negativan influon sur labormerkaton, tamen tio ne devas esti atribuita al komercaj demandoj. Li diris, ke kun antaŭenigo de reformoj de la Monda Organizo pri Komerco, pli da landoj partoprenos en konstruado de multflanka komerca sistemo, kaj ĝi tendencos al bona disvolvado.

Wolff faris la rimarkojn en sia parolado al la pensfabriko de Sidnejo dum vizito al Aŭstralio. Li diris, ke scienca kaj teknika disvolviĝo certe alportas ŝanĝiĝojn al labormerkato, tamen oni ne devas atribui tion al komercaj demandoj. Iuj eĉ opiniis, ke importaĵoj kaŭzis redukton de laborpostenoj.

Wolff diris, ke artefarita intelekto eble anstataŭos 3 milionojn da kamionistoj. Registaroj devas preni respondecajn politikojn por helpi tiujn influitajn stiristojn anstataŭ atribui tion al komencaj demandoj. Scienca kaj teknika progreso kaŭzis ilian senlaborecon.

Responde al demando pri komerco, Wolff diris, ke de tutmonda perspektivo, ĉina-usonaj komercaj disputoj malrapidigos kreskon de la monda komerco, kaj li esperas, ke la du landoj sidiĝos por intertraktado por solvi demandojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin