Zarif: Milita operaco kontraŭ Irano estigos regionan plenskalan militon

(GMT+08:00) 2019-09-20 14:13:25     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis ĵaŭde, ke irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris tiutage, ke se Usono aŭ Saud-Arabio efektivgos militan operacon kontraŭ Irano, estos provokita regiona plenskala milito.

Zarif faris la rimarkojn dum intervjuo kun la usona kabla novaĵ-reto. Responde al la demando, kiaj sekvoj estos, se Usono aŭ Saud-Arabio efektivigos militan operacon kontraŭ Irano, Zarif diris, ke tio kaŭzos regionan plenskalan militon. Li akcentis, ke Irano ne povas esti ambigua pri defendo de sia teritorio. Li diris, ke Irano ne volas vidi militan konflikton, kaj ke estas malvera la tiel nomata akuzo, ke Irano komplotis pri atakoj al instalaĵoj de la Nacia Petrola Kompanio de Saud-Arabio.

Instalaĵoj de la Nacia Petrola Kompanio de Saud-Arabio en du lokoj estis atakitaj de senpilotaj aviadiloj, kio reduktis la ĉiutagan naftliveradon de la lando je 5,7 milionoj da bareloj. La jemena grupo Houthi deklaris sian respondecon pri la atakoj, tamen Usono asertis, ke Irano estis malantaŭ la atakoj. Irano plurfoje malakceptis kaj kondamnis la akuzon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin