Usono ordonis du membrojn de kuba misio al UN foriri

(GMT+08:00) 2019-09-20 14:14:42     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento ĵaŭde postulis la foriron de du membroj de la misio de Kubo al la UN je la preteksto, ke ili intencis fari influajn agadojn kontraŭ Usono.

Morgan Ortagus, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris en deklaro, ke la departemento tiutage sciigis la kuban Ministerion pri Eksterlandaj Aferoj, ke Usono postulas la tujan foriron de du membroj de la Konstanta Misio de Kubo al la UN pro misuzo de siaj privilegioj de loĝado. Ortagus aldonis, ke ĉi tio estas pro iliaj intencoj fari influajn agadojn kontraŭ Usono. Tamen li donis neniun plian detalon pri la afero.

Laŭ la deklaro, Usono postulis ankaŭ, ke la vojaĝo de la kuba misio devas esti esence limigita al la insulo Manhatano.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla publikigis afiŝojn en la socia retejo Twitter, esprimante fortan oponon kontraŭ la usona decido. Li diris, ke la akuzo de Usono estas kruda kaj kalumnio, kaj ke la celo de Usono estas eskaladi konflikton inter la du landoj por fermi iliajn ambasadorejojn unu en la alia lando, intensigi la blokadon kontraŭ Kubo kaj krei streĉecon inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin