Novaĵoj (Septembro 20)

(GMT+08:00) 2019-09-20 16:26:20     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Xi sendis gratulan leteron al Monda Konferenco pri Manufakturado 2019; Ĉinio enorbitigis novajn telesensajn satelitojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Monda Konferenco pri Manufakturado, kiu malfermiĝis vendrede en la urbo Hefei, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Anhui.

Xi diris en sia letero, ke la tutmonda manufaktura industrio travivas profundajn ŝanĝojn, devigante landojn akceli kunlaboron kaj lerni unu de alia. Xi alvokis landojn kapti la oportunojn donitajn de la nova scienca kaj industria revolucio, plialtigi la teknologian novigan kapablon de la manufaktura sektoro kaj antaŭenigi ŝanĝojn de kvalito, efiko kaj movforto. Li emfazis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolvado de la manufaktura industrio, persistas en la strategio de disvolvado akcelata per novigado kaj akcelas altkvalitan disvolvadon de manufakturado kiel grava ĉenero por konstruado de modernigita ekonomio.

Ĝenerala vicdirektoro de la Monda Organizo pri Komerco, Alan Wolff, diris lastatempe, ke disvolviĝo de scienco kaj tekniko havas negativan influon sur labormerkaton, tamen tio ne devas esti atribuita al komercaj demandoj. Li diris, ke kun antaŭenigo de reformoj de la Monda Organizo pri Komerco, pli da landoj partoprenos en konstruado de multflanka komerca sistemo, kaj ĝi tendencos al bona disvolvado.

Kvin novaj telesensaj satelitoj estis senditaj en planitan orbiton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta Gobio ĵaŭde.

La kvin satelitoj estis ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-11 je la 2a horo kaj 42 minutoj posttagmeze laŭ pekina tempo. Ili apartenas al la komerca telesensa satelit-konstelacio "Zhuhai-1", kiu konsistas el 34 mikrosatelitojn, inkluzive de videaj, hiperspektraj kaj altdifinaj optikaj satelitoj, kaj radaraj kaj infraruĝaj satelitoj.

La portoraketo estis disvolvita de la Ĉina Akademio de Portoraketa Teknologio, kaj la satelitoj estis produktitaj de la Harbina Instituto pri Teknologio kaj funkciigataj de la Zhuhai-a Orbita Kompanio pri Aerokosmaj Scienco kaj Teknologio.

La ĵaŭda ĵeto estis la 311a misio de la portoraket-serio Changzheng. La nove enorbitigitaj satelitoj inkluzivas kvar hiperspektrajn satelitojn kun 256 ondbandoj kaj kovraas larĝon de 150 kilometroj, kaj videa satelito kun difino de 90 centimetroj.

Ĝenerala vicdirektoro de la Monda Organizo pri Komerco, Alan Wolff, diris lastatempe, ke disvolviĝo de scienco kaj tekniko havas negativan influon sur labormerkaton, tamen tio ne devas esti atribuita al komercaj demandoj. Li diris, ke kun antaŭenigo de reformoj de la Monda Organizo pri Komerco, pli da landoj partoprenos en konstruado de multflanka komerca sistemo, kaj ĝi tendencos al bona disvolvado.

Wolff faris la rimarkojn en sia parolado al la pensfabriko de Sidnejo dum vizito al Aŭstralio. Li diris, ke scienca kaj teknika disvolviĝo certe alportas ŝanĝiĝojn al labormerkato, tamen oni ne devas atribui tion al komercaj demandoj. Iuj eĉ opiniis, ke importaĵoj kaŭzis redukton de laborpostenoj.

La Internacia Federacio de Asocioj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ĵaŭde publikigis raporton, avertante, ke la nombro de homoj bezonantaj humanan helpon pro klimataj katastrofoj eble superos 200 milionojn antaŭ 2050, tio estas preskaŭ duobliĝo de la nunaj taksitaj 108 milionoj.

La raporto "La Kosto de Nenio-faro" taksis, ke la nombro de homoj bezonantaj humanan helpon pro ŝtormoj, sekeco kaj inundo draste pliiĝas, kaj la rilataj elspezoj eble pliiĝos ĝis 20 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare.

Francessco Rocca, prezidanto de la Internacia Federacio de Asocioj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, diris, ke pliiĝantaj klimataj katastrofoj estigas grandan premon al institucioj de humana helpo kaj donacantoj. Li alvokis pli grandan monasignon al traktado de klimatŝanĝiĝo por edukti riskojn de katastrofoj kaj eviti senĉesan kreskon de helpaj elspezoj.

La irana novaĵ-televido raportis ĵaŭde, ke irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris tiutage, ke se Usono aŭ Saud-Arabio efektivgos militan operacon kontraŭ Irano, estos provokita regiona plenskala milito.

Zarif faris la rimarkojn dum intervjuo kun la usona kabla novaĵ-reto. Responde al la demando, kiaj sekvoj estos, se Usono aŭ Saud-Arabio efektivigos militan operacon kontraŭ Irano, Zarif diris, ke tio kaŭzos regionan plenskalan militon. Li akcentis, ke Irano ne povas esti ambigua pri defendo de sia teritorio. Li diris, ke Irano ne volas vidi militan konflikton, kaj ke estas malvera la tiel nomata akuzo, ke Irano komplotis pri atakoj al instalaĵoj de la Nacia Petrola Kompanio de Saud-Arabio.

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de la UN publikigis median deklaron kondamnante serion da terorismaj atakoj per "la plej fortaj vortoj", kaj esprimante la plej sincerajn simpation kaj kondolencon al familianoj de la mortintoj kaj al la afgana registaro.

La deklaro de la Sekureca Konsilio de la UN emfazis, ke la organizantoj, praktikantoj, financantoj kaj subtenantoj de la terorismaj atakoj devas esti punitaj laŭ leĝo. La deklaro urĝis ĉiujn landojn fari pozitivan kunlaboron kun la afgana registaro kaj aliaj koncernaj flankoj laŭ internacia leĝo kaj koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN.

La usona Ŝtata Departemento ĵaŭde postulis la foriron de du membroj de la misio de Kubo al la UN je la preteksto, ke ili intencis fari influajn agadojn kontraŭ Usono.

Morgan Ortagus, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris en deklaro, ke la departemento tiutage sciigis la kuban Ministerion pri Eksterlandaj Aferoj, ke Usono postulas la tujan foriron de du membroj de la Konstanta Misio de Kubo al la UN pro misuzo de siaj privilegioj de loĝado. Ortagus aldonis, ke ĉi tio estas pro iliaj intencoj fari influajn agadojn kontraŭ Usono. Tamen li donis neniun plian detalon pri la afero.

Laŭ la deklaro, Usono postulis ankaŭ, ke la vojaĝo de la kuba misio devas esti esence limigita al la insulo Manhatano.

Kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez Parrilla publikigis afiŝojn en la socia retejo Twitter, esprimante fortan oponon kontraŭ la usona decido. Li diris, ke la akuzo de Usono estas kruda kaj kalumnio, kaj ke la celo de Usono estas eskaladi konflikton inter la du landoj por fermi iliajn ambasadorejojn unu en la alia lando, intensigi la blokadon kontraŭ Kubo kaj krei streĉecon inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin