Xi alvokis antaŭenigon de politika konsultado en Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-09-21 13:26:36     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis subteni la sistemon de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) kaj plibonigi la laboron de la ĈPPKK pri politika konsultado, demokratia kontrolo, kaj partopreno kaj diskuto de ŝtataj aferoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la Centra Konferenco pri Laboro de la ĈPPKK, kiu ankaŭ festis la 70an datrevenon de la ĈPPKK, en Pekino.

Xi rimarkis, ke la ĈPPKK estas granda kreaĵo de la KPĈ kaj ĉiuj aliaj politikaj partioj, eminentaj senpartiuloj, popolaj organizoj kaj homoj de ĉiuj etnogrupoj kaj ĉiuj sociaj rondoj sub la gvidado de la KPĈ.

Xi diris, ke la ĈPPKK plene montras la karakterizaĵojn kaj avantaĝojn de la socialisma demokratio de Ĉinio, kiu rekomendas vastan konsultadon en decidfaro kaj solvado de problemoj.

Por progresigi socialisman konsultiĝan demokration, Xi alvokis doni plenan ludon al la sistemo de demokratia centralismo, akceli esprimadon kaj interŝanĝon de malsamaj ideoj kaj opinioj, kaj ankaŭ plibonigi la mekanismon pri certigo de konsultado antaŭ kaj dum decidfaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin