Ĉinio kaj Usono finis vicministronivelan komercan intertraktadon

(GMT+08:00) 2019-09-21 13:35:32     Redaktoro:Yu
Ĉinio kaj Usono okazigis vicministronivelan komercan intertraktadon ĵaŭde kaj vendrede en Vaŝingtono kaj faris konstruemajn diskutojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de reciproka zorgo.

La du flankoj zorge diskutis ankaŭ pri la konkreta aranĝo por la 13a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, kiu okazos oktobre en Vaŝingtono laŭ plano. La du flankoj konsentis daŭrigi komunikadon pri rilataj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin