Xi kaj reĝo Salman telefone interparolis pri duflankaj rilatoj kaj atakoj al naftejaj instalaĵoj en Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2019-09-21 14:01:02     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede kondamnis la lastatempajn atakojn kontraŭ saud-arabiaj naftejaj instalaĵoj, alvokante koncernajn partiojn sin deteni de ajnaj agoj, kiuj povas eskaladi streĉecon en la regiono.

Xi faris la rimarkojn en telefona interparolado kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, kiu informis lin pri la okazaĵo. Li diris, ke la atakoj kontraŭ saud-arabiaj naftejaj instalaĵoj havis influon sur la situacion en la golfa regiono kaj sur la internacian energimerkaton.

Xi diris, ke li esperas kompletan, objektivan kaj justan esploron pri la atakoj, urĝante koncernajn partiojn kune konservi pacon kaj stabilecon en la regiono. Li rimarkigis, ke ĉina-saudarabiaj rilatoj ĉiuflanke kaj rapide kreskis en la lastaj jaroj, kaj ke la du landoj havas ampleksan strategian partnerecon kaj estas gravaj kunlaboraj partneroj pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li diris, ke Ĉinio ĉiam rigardis kaj disvolvis la duflankajn rilatojn de strategia alteco kaj kun longtempa vido, kaj ke la ĉina flanko volas subteni komunikadon kun la saud-arabia flanko, kaj aldoni novan viglecon al la duflankaj rilatoj kaj disvolvado de duflanka kunlaboro.

Reĝo Salman diris, ke la saudarabia-ĉinaj rilatoj estas firmaj kaj sanaj. La saud-arabia flanko firme persistas en la principo pri unu Ĉinio, kaj plu donos al Ĉinio firman subtenon pri demandoj rilataj al la kernaj interesoj de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin