Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun maldiva ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2019-09-21 14:16:14     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun maldiva ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulla Shahid vendrede en Pekino.

Wang diris, ke Ĉinio volas antaŭenigi kunlaboron kun Maldivoj en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj helpi la landon en ekonomia kaj socia disvolvado, kaj esperas, ke Maldivoj liveros fovarajn kondiĉojn kaj bonan medion al ĉinaj investantoj kaj antaŭenigos la duflankan liberkomercan interkonsenton por frua validiĝo. Wang aldonis, ke la du flankoj devas profundigi kunlaboron pri popola vivteno kaj oceano kaj pliigi junularajn, turismajn, sportajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj tiujn inter amikaj urboj.

Shahid diris, ke la nova maldiva registaro firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj sin dediĉas al antaŭenigo de fortaj duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin