Rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL eniris novan etapon de ĉiuflanka disvolvado

(GMT+08:00) 2019-09-21 18:58:52     Redaktoro:Yu

Sabate en Nanning, ĉina vicĉefministro Han Zheng diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) eniris en novan etapon de ĉiuflanka disvolvado.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la 16a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.

Han emfazis, ke ASOAL estas ŝlosila kampo en konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj Ĉinio volas kunlabori kun landoj de la asocio por serĉi pli altan strategian partnerecon kaj konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco. Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun ASOAL por konstrui la Zonon kaj Vojon kaj efektivigi la Ĝeneralan Planon pri Konektiteco de ASOAL 2025 sub la gvido de la Vizio de Strategia Partnereco de Ĉinio kaj ASOAL 2030.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin