Usono deklaris sankciojn kontraŭ centra banko de Irano

(GMT+08:00) 2019-09-21 15:42:36     Redaktoro:邱杰明

Vendrede, la usona registaro deklaris enkondukon de sankcioj kontraŭ tri iranaj entoj, inkluzive de la centra banko de Irano, dirante, ke tio estas la respondo al la atakoj kontraŭ naftejaj instalaĵoj en Saud-Arabio.

Usona prezidento Donald Trump deklaris tiujn sankciojn, kiam li renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Scott Morrison. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke la usona flanko jam tranĉis ĉiujn financajn fontojn de Irano.

Trump diris en komuna gazetara konferenco kun Morrison, ke militaj atakoj kontraŭ Irano estas la plej facila afero, kiun li povas fari, tamen li montris grandan sindetenon en la traktado de la demando pri Irano.

La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en deklaro, ke tiuj ĉi sankcioj estas por respondo al la atakoj kontraŭ naftejaj instalaĵoj en Saud-Arabio, kaj ke Usono daŭrigos premadon kontraŭ Irano.

En la 14a de tiu ĉi monato, instalaĵoj de la Nacia Petrola Kompanio de Saud-Arabio en du lokoj estis atakitaj per senpilotaj aviadiloj, kaŭzante incendiojn. La jemena grupo Houthi deklaris sian respondecon pri la atakoj, tamen Usono asertis, ke Irano estis malantaŭ la atakoj. Irano plurfoje malakceptis la akuzon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin