FASCINAJ KUTIMOJ KAJ FESTOJ | Luiza CAROL | Israelo

(GMT+08:00) 2019-09-23 10:06:11     Redaktoro:Li

FASCINAJ KUTIMOJ KAJ FESTOJ

Pri la libro "Ĉinaj tradiciaj festoj" de Ĉji Ŝing, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino 1987

Luiza CAROL

Tiu ĉi libro prezentas per agrabla kaj atentokapta stilo la ĉefajn tradiciajn festojn de Ĉinio. En la antaŭparolo, oni trafe konsideras ĉiun feston kaj kutimon "fenestro, tra kiu oni povas koni la pensojn, intereson kaj vivon de la prapatroj de la ĉina popolo". En la sama antaŭparolo, oni arigas la festojn en kvar kategoriojn laŭ iliaj signifoj.

La unua kategorio inkluzivas festojn kaj morojn, kiuj rememorigas pri historiaj eventoj kaj herooj. Unu el la plej belaj ekzemploj ŝajnas al mi la festo dediĉita al la fama kaj tre amata ĉina poeto Ĉju Jŭan (340-278 a.K.). Seniluziigita pri la malfeliĉoj kiuj skuis la socion de Ĉinio, la poeto sin dronigis en la rivero Milŭo en la provinco Hunan. Onidire oni venis el multaj lokoj por serĉi lian korpon pere de boatoj, sed oni ne povis trovi ĝin. Ekde tiam, por honorigi lian spiriton, oni organizas boatludojn kaj oni kuiras apartan manĝaĵon en la tago de lia sinmortigo. Ĉar tiu evento kongruis kun eĉ pli malnova ĉina "Festo de Drako" (laŭ la draka totemo de antikva gento), oni kutimas ornami la boatojn per drakokapoj kaj tiel la du tradicioj kunfandiĝas.

Kiu scivolas ekscii pri multon pri tiu grava romantika poeto, tiu povas trovi en la reto esperantlingve interesajn materialojn en la revuo "El Popola Ĉinio" de 21 majo 2014 kaj 16 junio 2014: "Ĉju Jŭan, granda patriota poeto" (partoj unu kaj du).

La dua kategorio inkluzivas festojn rilatantajn al mitoj kaj legendoj. El tiu kategorio, mi plej aprezis la feston nomatan "Vespero de Duobla Sepo". La aŭtoro konsideras ĝin "fantazio en la somera stelplena nokto". Tiu ĉi festo baziĝas sur belan legendon pri kortuŝa amo inter bovisto kaj feina teksistino. Laŭ la legendo, la Ĉiela Reĝo ne toleris ilian geedziĝon malgraŭ tio, ke ili jam havis du geinfanojn. La Ĉiela Reĝo perforte disigis la geedzojn por repreni la feinan teksistinon en la ĉielan kortumon. La sekvan parton mi rakontos per la vortoj de la aŭtoro: "Tuŝita de ilia fidela amo, la bonkora fenikso venigis ĉiujn pigojn de la mondo por fari ponton trans la ĉiela rivero. La piga ponto ebligas al la geedzoj intervidiĝi en la vespero de la 7-a de la sepa monato. Laŭdire, tiutage de la ĉielo falas sennombraj plumoj pro tio, ke ĉiuj pigoj en la mondo flugas por transponti la ĉielan riveron por la Bovisto kaj la Teksistino."

La tria kategorio inkluzivas festojn por honorigi la prapatrojn kaj la diojn. El tiuj festoj, mi mencios ĉi tie iun kiu ŝajnis al mi aparte originala kaj interesa: la festo de la kultado al la Kuireja Dio. Nuntempe tiu festo kaj la moroj rilatantaj al ĝi konserviĝis nur iomete kaj nur en malmultaj lokoj de Ĉinio. La festo baziĝas sur belan kaj edukvaloran legendon. Ĝi temas pri malsaĝa edzo, kiu forpelis sian senkulpan bonan edzinon laŭ la malbona influo de alia virino. Post kelkaj jaroj, kiam li fariĝis almozulo, li atingis iun domon kiu evidentiĝis esti ĝuste la posedaĵo de lia unua edzino. La homo tiom hontis pri siaj kulpoj, ke li kaŝiĝis en la fornon, kie li mortis. Post kelkaj tagoj ankaŭ la eksedzino mortis pro granda bedaŭro. La Ĉiela Reĝo estis kortuŝita de tiu tragedio kaj decidis ke la malfeliĉa paro fariĝu la Kuireja Dio kaj la Kuireja Diino, kiujn oni honorigu en la kuirejoj. Mi ŝatas tiun rakonton, ĉar ĝi atentigas pri la valoro de bonkora kaj saĝa virino kaj pri la respekto kiun ŝi meritas, kvankam ŝi vivis en pasinta epoko, kiam oni ne sufiĉe aprezadis virinojn. Krome, mi ŝatis la fakton ke la tuta historio, kvankam tragedia, finiĝas per sincera bedaŭro flanke de la edzo, tutkora pardono flanke de la edzino kaj varma afablo flanke de la Ĉiela Reĝo… Do temas pri surtera tragedio, kiu tamen evoluas al ĝojiga harmonio en la transmondo. Estas interesaj ankaŭ la kutimoj ligitaj de tiu legendo. La Kuirejan Diinon oni ne pritimas, ĉar ŝi estis ĉiukaze bonkora kaj pardonema dum sia homeca vivo. Tiu kiun oni pritimas estas la Kuireja Dio, ĉar dum sia homeca vivo li estis malvirta. Diras la aŭtoro: "Sed pri la Kuireja Dio oni ĉiam estis maltrankvila kaj preferis glui lian buŝon per la sukeraĵoj, ke li povu diri nenion al la Ĉiela Reĝo." Do oni timis, ke la Kuireja Dio povus denunci la malvirtojn de la homoj, dum la bona Kuireja Diino estus tolerema.

La kvara kategorio inkluzivas festojn okazantajn jarfine kaj jarkomence por bonaŭguro. Oni priskribas belajn gajajn kutimojn. Jen ekzemploj: eksplodigo de petardoj, verkado de printempaj versparoj, kreado de novjaraj pentraĵoj, preparo de novjaraj manĝaĵoj, diversaj novjaraj distraĵoj, konkursoj pri tamburado, "leondanco", la festa foiro de Pekino, la Florfoiro de Kantono.

En la libro, la legantoj trovos multegajn belajn festojn kaj tradiciajn kutimojn kaj de la han-oj (la plej multenombra etno de Ĉinio) kaj de la naciaj malplimultoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin