Sekretariejo de UN deklaris 10-jaran planon por duonigi sian emisikadon

(GMT+08:00) 2019-09-23 12:40:17     Redaktoro:Yu

Sekretariejo de la UN, kiu respondecas pri ĉiutaga funkciado de la giganta monda organizo, dimanĉe deklaris planon redukti sian propran emisiadon je preskaŭ la duono antaŭ 2030.

Departemento pri Tutmonda Komunikado sub la Sekretariejo de la UN diris en gazetara deklaro, ke la sekretariejo adoptis novan 10-jaran Klimatan Agadplanon, kiu celas transformi funkciadon de la sekretariejo por realigi 45-procentan redukton de la forcej-gasa emisiado kaj akiri 80 procentojn da elektro el renovigeblaj energioj antaŭ 2030.

La deklaro estis farita antaŭ la pintkunveno, kiun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres prezidos lunde.

Laŭ raporto de la Mediprogramo de UN, la tutmondaj operacioj de la Sekretariejo de la UN prezentas proksimume 58 procentojn de la raportita forcej-gasa emisiado el la tuta sistemo de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin