Honkonga registaro forte kondamnas kontinuajn perfortaĵojn

(GMT+08:00) 2019-09-23 13:44:23     Redaktoro:Yu

Dimanĉe vespere, proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnis perfortaĵojn kaj detruojn, kiujn faris radikalaj protestantoj en kelkaj regionoj de Honkongo en sinsekvaj du tagoj.

La proparolanto diris, ke radikalaj protestantoj blokis vojojn, estigis fajron, kaj ĵetis benzinajn bombojn en la distrikto Shatin, endangerigante civitanojn. Ili senbride detruis fervojstacion Shatin kaj devigis homojn rezigni fervojan servon. Krome, ili malhelpis butikojn, detruis vendejajn instalaĵojn kaj ĝenis ĉiutagan vivon de civitanoj. Iliaj kondutoj malobeis leĝojn kaj tute ignoris rajtojn de civitanoj.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnas kontraŭleĝajn agojn de protestantoj, kaj ke la polico alportos tiujn respondecajn pri kontraŭleĝaj agoj al la justeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin