Xi renkontiĝis kun iraka ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-09-23 20:40:46     Redaktoro:Yu

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun iraka ĉefministro Adel Abdul Mahdi.

Xi alte taksis disvolviĝon de ĉina-irakaj rilatoj kaj diris, ke Ĉinio kaj Irako havas profundan amikecon. Irako estis unu el la arabaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Xi diris, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉinio volas labori kune kun Irako por senĉese antaŭenigi la ĉina-irakan strategian partnerecon al nova nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn. Li akcentis, ke Ĉinio firme subtenas la klopodojn de Irako por konservado de suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreso de la lando kaj oponas intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Irako. La ĉina flanko gratulas Irakon pro ĝia grava venko en la batalo kontraŭ terorismo kaj volas plu subteni kaj helpi Irakon konduki batalon kontraŭ terorismo kaj rekonstruon kaj realigi longedaŭran sekurecon kaj disvolviĝon.

Abdul Mahdi esprimis varman gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj diris, ke Ĉinio estas unu el gravaj kolonoj protektantaj pacon, stabilecon kaj harmonion de la mondo, kaj Irako kore dankas Ĉinion por ĝia valora subteno al la batalo kontraŭ terorismo kaj rekonstruo kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin