Speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al Klimata Agada Pintkunveno de UN

(GMT+08:00) 2019-09-24 11:37:54     Redaktoro:Xiong

Speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al Klimata Agada Pintkunveno de UN

Lunde laŭ la loka tempo, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ĉeestis al Klimata Agada Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj en stabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novĵorko de Usono. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres prezidis la pintkunvenon.

Wang diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio de diversaj landoj. Tio rilatas al estonteca sorto de la homaro. Ni devas havi venkan konfidon, agadan persiston kaj kunlaboran honestecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin