Novaĵoj  (Septembro 24)

(GMT+08:00) 2019-09-24 16:12:03     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 24a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi renkontiĝis kun iraka ĉefministro Abdul Mahdi; ĉina ĉefministro interparolis kun sia iraka paralelulo. Sekve estos la programero. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun iraka ĉefministro Adel Abdul Mahdi.

Xi alte taksis disvolviĝon de ĉina-irakaj rilatoj kaj diris, ke Ĉinio kaj Irako havas profundan amikecon. Irako estis unu el la arabaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Irako por senĉese antaŭenigi la ĉina-irakan strategian partnerecon al nova nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn. Li akcentis, ke Ĉinio firme subtenas la klopodojn de Irako por konservado de suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de la lando kaj oponas intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Irako. La ĉina flanko gratulas Irakon pro ĝia grava venko en la batalo kontraŭ terorismo kaj volas plu subteni kaj helpi Irakon konduki batalon kontraŭ terorismo kaj rekonstruon kaj realigi longedaŭran sekurecon kaj disvolviĝon.

Abdul Mahdi esprimis varman gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj diris, ke Ĉinio estas unu el gravaj kolonoj protektantaj pacon, stabilecon kaj harmonion de la mondo, kaj Irako kore dankas Ĉinion por ĝia valora subteno al la batalo kontraŭ terorismo kaj rekonstruo kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

Lunde laŭ la loka tempo, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, ĉeestis al Klimata Agada Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj en stabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novĵorko de Usono. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres prezidis la pintkunvenon. Wang diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio de diversaj landoj. Tio rilatas al estonteca sorto de la homaro. Ni devas havi venkan konfidon, agadan persiston kaj kunlaboran honestecon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia iraka paralelulo Adel Abdul Mahdi lunde vespere en la Granda Popola Halo en Pekino, esprimante subtenon al la rekonstruo de Irako kaj instigante la du landojn al pli praktika kunlaboro.

Li diris, ke Ĉinio kaj Irako estas du antikvaj civilizacioj kaj havas longan historion de amikaj interŝanĝoj. Li laŭdis rilatojn inter la du landoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj esprimis subtenon al la klopodoj de Irako por restarigo de sekureco kaj stabileco, akcelo de ekonomia kaj socia rekonstruado kaj plibonigo de popola vivteno. Li diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Irako por profundigi reciprokan politikan fidon, vastigi praktikan kunlaboron en ĉiuj kampoj, pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi la ĉina-irakan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Abdul Mahdi diris, ke Irako kaj Ĉinio ĝuas la plej bonajn duflankajn rilatojn en sia historio kaj lia lando spertis militon kaj rekonstruas sin. Li aldonis, ke Ĉinio estas lando, kiu amas pacon kaj rekomendas kunlaboron, kaj ke Irako volas klopodi kune kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron en la kampoj de komerco, ekonomio, infrastruktura konstruo, energio kaj kulturo kaj realigi pli grandan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a Ĝenerala Asembleo de la UN flanke de altnivela semajno de la Ĝenerala Asembleo de la UN en Nov-Jorko lunde.

Wang diris, ke Ĉinio apogas la UN en okazigo de memorfestaj aranĝoj, disvolvado de multflankeco kaj opono kontraŭ unuflankeco kaj firme subtenas la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj kaj protektos komunajn interesojn de la internacia komunumo, precipe de evoluantaj landoj.

Muhammad-Bande esprimis sian gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj alte laŭdis la grandan atingon de Ĉinio en disvolvado. Li dankis Ĉinion por ĝia grava kontribuo al paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj esprimis atendon, ke Ĉinio forte subtenos plu la laboron de la UN.

Proparolanto de la ĉina delegacio ĉeestanta la 74an Sesion de la Ĝenerala Asembleo de la UN diris, ke Ĉinio bedaŭras, ke Usono prenis religian liberecon kiel pretekston por kritiki aliajn suverenajn landojn malrespektante kaj distordante faktojn,.

Usono lunde faris tutmondan alvokon pri "protekto de religia libereco" en la sidejo de la UN. Tiutage, usona vicprezidanto Mike Pence atakis religian liberecon en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio. Ankaŭ la usona Ŝtata Departemento anoncis en deklaro, ke ŝtata vicsekretario de Usono John Sullivan marde okazigos kunvenon pri Xinjiang.

La proparolanto diris, ke la UN estas solena platformo de la internacia komunumo por subteni senpartiecon kaj justecon. Usonaj intencoj utiligi la platformon de la UN por interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj, malobservas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj agas kontraŭ la spirito de la UN pri dialogo kaj kunlaboro, kaj havos nenian efikon.

La proparolanto diris, ke respekto kaj protekto de religia libereco estas eksplicite kondiĉitaj en la konstitucio de Ĉinio. Rilate la demandon pri Xinjiang, la ĉina registaro kaj popolo de ĉiuj etnogrupoj loĝantaj en Xinjiang estas en la plej bona pozicio por juĝo. La proparolanto aldonis, ke la demando pri Xinjiang ne estas etna, religia aŭ homrajta, sed rilatas al bato kontraŭ perforta terorismo kaj separismo.

Ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Vladimir Norov lunde anoncis en deklaro, ke la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo oponas intervenon de eksteraj fortoj en honkongajn aferojn.

La Ŝanhaja Kunlabora Organizo firme subtenas kaj protektas la aŭtoritaton de internaciaj leĝoj, kaj rekomendas observi la Ĉarton de la UN, precipe la principojn de ne-interfero en internajn aferojn, reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, kaj protekto de la interesoj de ĉiuj landoj.

La Ŝanhaja Kunlabora Organizo vokas eksterajn fortojn forlasi ĉiajn agojn, kiuj povas mabonigi la situacion en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj ĉesi krei obstaklojn al restarigo de ordo kaj stabileco en la regiono.

Persono el la iraka polico diris, ke lunde du obusoj de bombokanono falis sur la teron proksime al la usona ambasadorejo en la centro de la iraka ĉefurbo Bagdado.

Bone informita persono diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la atako okazis antaŭ noktomezo. La du obusoj skuis la fortikigitan Verdan Zonon kaj sirenoj aŭdiĝis en la regiono. La eksplodo kaŭzis neniun morton aŭ vundiĝon, ĉar la obusoj falis sur malplenan areon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin