Mi rakontas Ĉinion al Panamo

(GMT+08:00) 2019-09-30 14:46:44     Redaktoro:Xiong

Sima Yi, junulo el Panamo de Mez-Ameriko, alvenis Ĉinion tuj post abiturientiĝo en 2011, kaj nun li estas studento por doktoreco en la Ĉina Popola Universitato.

En la ĉi-jare printempa festo li komencis sian blogadon, prezentante la ĉinajn kulturon kaj evoluadon al la publiko de Panamo. Li kreis sian blogejon ĝuste por tio, ke la panamanoj pli bone konu Ĉinion kaj riĉigu sin per tiuj kono kaj kompreno pri ĝi. Li rakontas al ili Ĉinion, kiun li konis mem.

En la okuloj de Sima Yi la evoluo de Ĉinio estas mirinda. Antaŭ ol iri al Ĉinio, li imagis, ke Ĉinio estas antikva lando kun longahistoria civilizacio. Sed kiam li estis en Ĉinio, li trovis, ke Ĉinio estas lando kiu kreskas rapidege, kaj tie ĉiuj kampoj disvolviĝas pompe kaj impone. Onte Sima Yi daŭrigos sian penadon por fari pli da kontribuo al la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Panamo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin