Esti fidela al mia amikino—Intervjuo kun antropologino Tami Blumenfield (parto1)

(GMT+08:00) 2019-09-25 09:57:59     Redaktoro:祃璟琳

Tami Blumenfield estas usona antropologino kaj filmistino origine el Milwakee, Wisconsin. Ŝi precipe studis la kulturon de la Moso-nacio en la sud-okcidenta ĉina provinco Yunnan. En februaro 2020 ŝi prezentos sian filmon "Kiel akvo fluas: juda antropologino vagadas tra la Moso-landoj" kun Esperantaj subtitoloj dum la evento "Teo kaj Amo", organizota fare de la Parma Esperanto-Grupo kiel parto de la oficiala celebra kalendaro por Parmo Kultura Ĉefurbo de Italio 2020. Ŝi afable konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri sia zorgo kiel antopologino kreskigi komprenon inter malsamaj kulturoj. Kun ni estas ankaŭ Er Che Ma, juna amikino de la Moso-nacio, kiu estas laboranta en Kunming.

TB: Tami Blumenfield

ECM: Er Che Ma

AM: Alessandra Madella

AM: Tami kaj Er Che Ma, koran dankon pro via afableco esti kun ni.

TB kaj ECM: Nia plezuro.

AM: Mi unue ŝatus demandi al Tami kial vi volis iĝi antropologino.

TB: Mi venis al Ĉinio je la aĝo de dek naŭ por studi la ĉinan ĉe Yunnan-a Universitato en Kunming. Dum mi estis tie, oni estis varbantaj aktorinojn por la filmo Ĝardeno de feliĉo pri grupo de eksterlandaj virinoj, kiuj iris promeni en la belan Krutejon de la Saltanta Tigro ĉe Lijiang en nord-okcidenta Yunnan. Unu el ili enamiĝis al la estro de la gastejo, viro de la Naxi-nacio. Temis pri ilia am-historio. Mi do iris kaj restis surloke dum tri semajnoj kun italino, du francinoj, hispanino kaj alia usonanino. Estis tre interkultura sperto. Ĉiuj aliaj estis ĉinoj. La ĉef-rolulo estis ĉino kaj estis tri dek filmlaborantoj. Ni kune loĝis en la montaro dum tri semajnoj. Tiel ekis mia deziro pli multe koni pri la stranga kaj fascina mondo de la Yunnan-aj nacioj. Mi reiris al universitato kaj mi studis pri la Naxi-nacio. Mi eklernis pri la Moso-nacio dum mi estis esploranta pri Naxi. Ĉar mi neniam estis aŭdinta pri ili eĉ en Ĉinio, mi pensis, ke mi povus esplori pli multe. Tiel mi ekstudis pri Moso. Mi revenis dank'al stipendio Fullbright post la fino de universitato kaj mi loĝis en iliaj komunumoj plurfoje kaj plurmonate dum du jaroj. Tio estis la komenco.

AM: Kiel vi unue kontaktis la Moso-komunumon?

TB: Mi venis al Kunming por studi etnologion ĉe Yunnan Minzu-Universitato kaj mia instruisto helpis min. Li prezentis min al anino de tiu grupo kaj petis ŝin porti min hejmen por la Printempa Festo. Do mi iris tien kaj ŝi prezentis min al sia familio. Mi ankaŭ renkontis la patrinon de Er Che Ma, ĉar ŝi rilatis al tiu unua kunligo. Tiel ĝi funkcias: vi renkontas iun kaj poste vi renkontas iun alian, ktp. Kaj mi amas pasi tempon tie. Estas mirinda loko. Estas preskaŭ kiel mia etendita familio. Do mi iras tien kiel eble plej ofte, preskaŭ ĉiu-jare. Kiam mia filo etis, mi ne portis lin al la lago Lugu. Sed kiam li fariĝis kvar-jara, li venis kun mi dum la tuta somero. Kiam li iĝis naŭ-jara, mi denove kunportis lin al Lijang, Kunming kaj al la lago Lugu. Nun li estas dek du jar-aĝa kaj mem iras al somera tendumaro. Sed mi esperas, ke mi baldaŭ povos denove akompani lin tien.

AM: Kio estas speciala pri la Moso-kulturo?

TB: Ili estas tiel afablaj kaj grandanimaj homoj. Eble ne ĉiu homo amos vin tuj, sed, kiam vi konas ilin pli, ili estas simple varmegaj. Kelkfoje vi konatiĝas kun iu, kiu konas iun, kaj ili traktadas vin kiel delonge perditan parencon. Ege malsamas kompare kun kiel homoj interrilatas en Usono kaj verŝajne ankaŭ en partoj de Eŭropo, kie estas pli da distanco inter individuoj. Tre specialas havi tiun varmon.

La Moso-anoj ankaŭ havas etenditajn familiojn. La tuta familia sistemo malsamas kompare kun la plej multo de la aliaj grupoj. Estas same tre speciale. Krome ili loĝas en mirinda loko, en montaro kun grandioza lago. Do estas belega loko, kie pasi tempon.

AM: Kiel virinoj estas la centro de la Moso-socio?

TB: Estas virin-bazata socio, sed sen troigi. Ĝi estas patrin-lineeca, sed ne matriarkeca. Tio estas grava distingo, ĉar matriarkeco signifus, ke inoj havas povon super viroj aŭ violentas kontraŭ ili. Ne estas tiel. Temas pri tute ekvilibra socio, kiu vere nur ŝajnas stranga, ĉar ni tiel multe alkutimiĝis vivi en ne-ekvilibraj socioj. Ilia socio fakte devus esti la normala maniero agi. Ni disvolvigis patriarkan sistemon kaj ĝi estas superreganta. Kiel eŭro-usonanoj kaj ĉinoj ni sentas la malsamecon, ĉar tie inoj ne estas en pli malalta pozicio ol viroj.

AM: Ĉu vi havas celon en via esplorado kiel antropologino?

TB: Mi pensas, ke oni ĉiam havas celon. Granda parto de tio, kion mi faras, ests batali kontraŭ la stereotipoj pri la Moso-nacio. Pro tio mi multe atentas, pri la maniero en kiu mi respondas al viaj demandoj, ĉar estas multo, kiun mi povus diri pri la Moso-anoj, kiu ŝajnigus ilin bizaraj. Mi preferas esti fidela al mia amikino ĉi tie. Kiel antropologoj ofte ni aŭdas pri la maniero, en kiu iu socio vivas. Sed fakte kiam ni iras tien kaj renkontas unuopajn familiojn, ĉiuj havas sian propran malsaman pens-manieron. Parto de mia misio estas helpi homojn kompreni, ke sia maniero fari aferojn ne estas la sola aŭ nepre la plej bona. Ili devus esti senantaŭjuĝaj en sia maniero rigardi aliajn viv-manierojn.

AM: Ĉu vi pensas, ke vi emas malfermi la menson de la homoj, ĉar vi apartenas al malplimulto en Usono?

TB: Eble. Mi ĉiam havis la ideon rigardi la aferojn el la vidpunkto de la aliaj. Ekde kiam mi estis tre malgranda, mi ĉiam amis rigardi aliajn kulturojn, muzeojn. Mi amas lingvojn kaj lerni pri diferencoj. Estas mia personeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin