Novaĵoj  (Septembro 26)

(GMT+08:00) 2019-09-26 15:20:42     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, 26a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi deklaris malfermiĝon de la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno; Ĉina Komunikila Grupo malfermis jangzi-deltan stabejon kaj ĝeneralan stacion en Ŝanhajo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede matene, antaŭ la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, oficiale inaŭguriĝis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la malferman ceremonion kaj deklaris la Pekinan Daxing-an Internacian Flughavenon malfermita. Xi ĉirkaŭrigardis la flughavenon kaj esprimis sincerajn dankojn kaj salutojn al oficistoj kaj laboristoj, kiuj okupiĝas pri konstruado kaj funkciado de la flughaveno.

Xi diris, ke la flughaveno estis finkonstruita en malpli ol 5 jaroj kaj sukcese ekfunkcias, kio plene montris grandan forton de ĉina konstruado, enkorpigis la spiriton kaj forton de Ĉinio kaj reflektis politikan avandaĝon de gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj socialisma sistemo en fokusiĝo al gravaj aferoj.

Han Zheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.

En decembro de 2014 komenciĝis konstruado de la flughaveno. Ĝi kiel grava vorko por kunordigita disvolvado de Pekino, Tianjin kaj Hebei ludas gravan rolon por internacia transportado kaj estas nova energifonto de la nacia disvolvado.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede faris konkretajn kontraŭterorismajn proponojn al la mondo por konfronti reviviĝon de terorismo, kaj alvokis intensigon de internacia kunlaboro en severa situacio.

Wang faris la proponojn dum parolado en ministra debato de la Sekureca Konsilio pri kunlaboro inter la UN kaj regionaj kaj subregionaj organizoj en konservo de paco kaj sekureco. Li faris kvar konkretajn proponojn: Unue, rezoluta bato devas esti farita kontraŭ terorismaj agadoj, senkonsidere pri iliaj farintoj, tempo kaj loko, aŭ pretekstoj; ne devas esti duobla normo aŭ selektema batalo; kaj devas esti nula geopolitika intereso kaj neniu ligiteco inter terorismo kaj specifa nacio, etno aŭ religio. Due, batalo kontraŭ interreta terorismo devas esti prioritatigita por malebligi, ke interreto fariĝu "azilo" de teroristoj; kaj la reta disvastigo de ekstremaj pensoj fare de terorismaj grupoj por instigo al terorismaj agadoj devas esti severe batita. Trie, prevento devas esti la ŝlosilo, kaj la ĉefaj kaŭzoj de terorismo devas esti forigitaj; senradikaligaj rimedoj devas esti aktive adoptitaj por malhelpi la disvastiĝon de ekstremaj pensoj kaj lasi terorismon havi neniun varmobedon. Kvare, la UN kaj ĝia Sekureca Konsilio devas ludi centran rolon kaj plifortigi kunordigon sur naciaj, regionaj kaj mondaj niveloj por efektivigi rilatajn rezoluciojn; kaj ankaŭ la membroŝtatoj de la UN devas fari siajn proprajn klopodojn.

Merkrede en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj prezidis ministran kunvenon de la Forumo de Antikvaj Civilizacioj, kiun ĉeestis ministroj pri eksterlandaj aferoj de Bolivio, Armenio, Grekio, Irano, Irako, Italio, Peruo kaj Egiptio.

Wang diris, ke civilizacioj estas longedaŭraj fortoj, kaj interŝanĝoj inter civilizacioj povas kvietigi homojn kaj tiri lecionojn el historio. Li diris, ke tiuj landoj kun longa historio devas fortigi fidon pri siaj civilizacioj, pliigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj dediĉi sian saĝon al solvado de siaj kaj tutmondaj demandoj.

Ĉinio ĵaŭde bedaŭris kaj forte oponis la adopton de la tiel nomata Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de usonaj kongresaj komitatoj merkrede, urĝante Usonon ĉesi interveni en honkongajn aferojn. La usona ago estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, serioze tretas internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn.

Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj aferoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas tute internaj aferoj de Ĉinio. Iu ajn ekstera forto ne devas interveni en honkongajn aferojn. Ajna ago, kiu danĝerigas la nacian suverenecon de Ĉinio, defias la potencon de la centra registaro kaj aŭtoritaton de la Baza Leĝo, kaj uzas Honkongon por detruaj aktivecoj kontraŭ la landinterno, estas provoko al la bazlinio de "unu lando, du sistemoj". La ĉina popolo, inkluzive de honkongaj samlandanoj, neniel permesas tiajn agojn.

Ĵaŭde oficiale malfermiĝis la Janzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Li Qiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĝenerala sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo, inaŭguris la stabejon kaj la ĝenralan stacion. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Ying Yong, ĝenerala vicsekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo kaj ŝanhaja urbesto, kune inaŭguris la nacian bazon de multlingva filma kaj televida produktado kaj dublado de ĈKG.

Shen diris, ke en la pasinta jaro, Ĉina Komunikila Grupo firme memoris vortojn de prezidanto Xi kaj akcelis laborojn por fari novan progreson. Starigo de la Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio estas konkreta rimedo de Ĉina Komunikila Grupo por efektivigo de gravaj instrukcioj de Xi.

La Jangzi-delta Stabejo kaj la Ŝanhaja Ĝenerala Stacio de ĈKG kun planka areo de 265 000 kvadrataj metroj troviĝas en la amaskomunikila amplekso Binjiang en la distrikto Xuhui. La arkitektura ensemblo inkluzivas 5A-klasajn oficejojn kun la areo de 100 000 kvadrataj metroj, kulturan palacon kun areo de 23 000 kvadrataj metroj, kaj komercan spacon de 50 000 kvadrataj metroj. Ok konstruaĵoj estis finkonstruitaj kaj liveritaj por uzo.

Merkrede en la stabejo de la UN en Nov-Jorko okazis kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj por diskuti pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento. Deklaro publikigita post la kunveno reasertis pluan protekton de la nuklea interkonsento atingita en 2015.

La deklaro diris, ke ĉiuj partoprenantaj partioj opiniis, ke la nuklea interkonsento aprobita de la rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN restas parto de la tutmonda sistemo pri nuklea ne-disvastigo kaj ankaŭ grava atingo de multflanka diplomatio. Ili emfazis la gravecon de kompleta kaj efika efektivigo de la nuklea interkonsento fare de ĉiuj rilataj partioj, kaj reasertis pluajn klopodojn por protekto de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin