Li troviĝis en la regiono de la asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kletiĝi.
La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.