Novaĵoj  (Septembro 27)

(GMT+08:00) 2019-09-27 16:03:52     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, 27a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis gratulan leteron okaze de 60a datreveno de malkovro de petrolkampo Daqing; la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio publikigis blankan libron pri Ĉinio kaj la mondo en la nova epoko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron por memorfesti la 60an datrevenon de la malkovro de la petrolkampo Daqing, la plej granda naftprodukta bazo de Ĉinio en la nordorienta provinco Heilongjiang.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sincerajn salutojn al laboristoj de la petrolkampo, tiuj emeritaj kaj iliaj familianoj nome de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris en la letero, ke ĉinaj petrol-laboristoj kaj geologoj malkovris la petrolkampon post grandaj penadoj antaŭ 60 jaroj, malfermante novan ĉapitron kun granda graveco en la ĉina historio de esplorado kaj ekspluatado de nafto. Li diris, ke la elstaraj kontribuoj de la petrolkampo Daqing estis gravuritaj sur la historia monumento de la granda patrujo, kun la spirito de Daqing kaj "Fera Homo" kiel gravaj partoj de la granda nacia spirito de la ĉina nacio.

ĵaude en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj.

Wang diris, ke sub la gvidado de estroj de BRICS-landoj, kohera kaj influa fortoj de kunlaboro de BRICS-landoj daŭre altiĝis. Tio ne nur estas stabiligilo de la internacia situacio, sed ankaŭ fariĝas modelo de la novtipaj internaciaj rilatoj. La nuna ĉefa tasko estas fari preparadon por la kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, kiu okazos novembre en Braziljo. Wang diris, ke BRICS-landoj daŭre gardos plurflankismon, protektos internacian sistemon kun la kerno de UN kaj konservos la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN.

La saman tagon en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, Wang ĉeestis kunvenon de la Sekureca Konsilio pri paco kaj sekureco de Afriko.

Wang diris dum parolado, ke Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj, bonaj fratoj kaj bonaj partneroj, kaj Ĉinio neniam mankis en helpado al Afriko por konservo kaj paco kaj sekureco. Li akcentis, ke nun pli ol 2 000 ĉinaj packonservantoj laboras en kvin afrikaj misio-regionoj de la UN. Ĉinio kondukis mararmean eskortadon en la Adena Golfo kaj la Somalia Maro jam pli ol dek jarojn kaj konvojis entute pli ol 6 700 ŝipojn.

Wang diris, ke Ĉinio subtenas Afrikon en plifortigo de kapablo pri paco kaj sekureco. La fondaĵo de Ĉinio kaj la UN pri paco kaj disvolvado, kies fondiĝon deklaris ĉina prezidanto Xi Jinping en septembro de 2015, fokusiĝas al la subteno al Afriko en konservo de paco, batalo kontraŭ terorismo, kaj realigo de daŭripova disvolvado, kaj 34 projektoj koncernaj al Afriko estis komencitaj. La fondaĵo estas nova ptafformo de la tripartia kunlaboro de Ĉinio, la UN kaj Afriko.

Ĉinio vendrede publikigis blankan libron pri Ĉinio kaj la Mondo en la nova epoko. Xu Lin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la blanka libro sisteme konigis disvolvajn fruktojn, disvolvan vojon kaj disvolvan direkton de Ĉinio kaj profunde klarigis la rilatojn inter Ĉinio kaj la Mondo por akceli konon kaj komprenon de ĉina disvolvado por la internacia socio.

La blanka libro diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj, sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio travivis grandegajn ŝanĝiĝojn kaj kreis senprecedencan disvolvan miraklon en la historio de la homaro. Precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, Ĉinio akiris historian atingon kaj faris historian reformon.

La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio ĵaŭde esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon al la adopto de la Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de usonaj kongresaj komitatoj.

La Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj kaj la Senata Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj adoptis la leĝprojekton merkrede malgraŭ la forta opono de la ĉina flanko.

La komitato de la Nacia Popola Kongreso diris en deklaro, ke je la preteksto de homaj rajtoj kaj demokratio, la leĝprojekto estas publika interveno en honkongajn aferojn kaj kruda enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke de post la reveno de Honkongo al la patrujo, la politikoj "unu lando, du sistemoj", "la honkonga popolo administranta Honkongon" kaj alta aŭtonomeco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estis efektivigitaj en ĉiuflanka kaj efika maniero. Honkonganoj kiel mastroj de Honkongo ĝuas vastajn liberecojn kaj demokratiajn rajtojn laŭ la konstitucio de Ĉinio, la Baza Leĝo kaj lokaj leĝoj de la aŭtonoma regiono.

Ĉinio ĵaŭde gratulis Kristalina Georgieva pro ŝia elektiĝo kiel la nova ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF). Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris tion en gazetara konferenco.

La plenuma estraro de la Interrnacia Mona Fonduso merkrede aprobis la nomumon de Kristalina Georgieva, eksa ĝenerala direktoro de la Monda Banko kaj ankaŭ bulgara ekonomikisto, por esti la ĝenerala direktoro de la fonduso.

Geng diris, ke Georgieva estas la unua el emerĝanta merkatekonomio por estri la Internacian Monan Fonduson de post ĝia fondiĝo en 1944. Ŝi havas riĉan sperton en kunlaboro kun internaciaj organizoj.

Geng diris ankaŭ, ke la Internacia Mona Fonduso estas grava institucio por tutmonda ekonomia regado, kaj ke Ĉinio esperas, ke sub la gvidado de Georgieva, la institucio ludos ŝlosilan rolon por konservi tutmondan ekonomian kaj financan stabilecon, subteni multflankecon kaj malferman mondan ekonomion, kaj ankaŭ pliigi la reprezentadon kaj voĉon de emerĝaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Ĵaŭde, la 26an de septembro, okaze de la unua datreveno de la gratula letero de prezidanto Xi Jinping al 60-jariĝo de la Ĉina Centra Televido kaj la ĉina televida afero, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) komencis ampleksan modifon de siaj platformoj por adaptiĝi al altkvalita disvolvado.

La ampleksa modifo tuŝas ĝiajn 19 televidajn kanalojn, 17 enlandajn radiokanalojn, platformojn de 44-lingvaj eksterlandaj disaŭdigoj kaj novaj mediatoj, tri ĉefajn centrajn novaĵretejojn, kaj retservojn de la Centra Televido. La modifo enkorpigos la gvidadon de novaj teknologioj kaj celas realigi efikan interiĝon de resursoj kaj kunfandiĝon de ĉefaj faktoroj.

Koncerna estro de Ĉina Komunikila Grupo diris, ke la grupo prenos la modifon kiel okazon por firmigi la pozicion de gravaj amaskomunikiloj kaj klopodos por forĝi internacian pintklasan amaskomunikilon kun granda gvidforto kaj grava influo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin