Paco kaj disvolviĝo estas firma promeso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-10-01 16:31:39     Redaktoro:Selena

Ĉinio marde okazigis solenan mitingon sur la placo de Tian'anmen en Pekino por celebri 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Xi montris, ke en pasintaj 70 jaroj, Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn, kaj en la estontaj periodoj, Ĉinio devas daŭrigi kvin persistojn kaj plu konstrui komunan komunumon de la estonteco kun popolanoj de diversaj landoj de la mondo.

En la 1a de oktobro de 1949, fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. Dum pasintaj 70 jaroj, la ĉina popolo obstine luktis, kreis eksterordinarajn atingojn kaj faris grandegajn kontribuojn por paco kaj disvolviĝo de la homaro. 1,4 miliardoj da ĉinoj fieras pri tio.

Ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping akcentis en sia parolado, ke Ĉinio devas daŭrigi kvin persistojn sur la vojo, kio eligas klaran signon al la ĉinaj gefiloj kaj la ekstera mondo, kaj manifestas decidan volon de Ĉinio por la estonteco.

Subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), persisti en ĉefa pozicio de la popolo, laŭiri la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, tiuj tri persistoj estas plej granda inspiro el disvolviĝo en pasintaj 70 jaroj kaj ankaŭ estas baza sekvo por krei novajn miraklojn en la estonteco.

Persisti ĉe la principo pri paca reunuiĝo, unu lando kun du sistemoj estas kreema koncepto kaj plej bona rimedo por realigi nacian reunuiĝon, kiu jam estis sukcese aplikita en Hongkongo kaj Makao. Ĉinio konservos longedaŭran prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj Makao kaj antaŭenpuŝos pacon kaj disvolviĝon de la du bordoj de la taiwan-a markolo. Li vokis ĉinajn gefilojn solidariĝi kaj lukti por realigi kompletan unuiĝon de la patrolando.

Laŭiri la vojon de paca evoluigo estas firma promeso de Xi, en la nomo de membroj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo. Ĉinio ĉiam insistas pri la vojo de paca evoluigo, kio estas ŝenŝanceliĝe strategia elekto kaj serioza promeso。

Ĉinoj kredas, ke nur se ni leviĝas flagon de solidareco kaj daŭrigas tiujn kvin principojn, pozicio de Ĉinio ne estos skuita de ajna forto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin