Novaĵoj  (Oktobro 02)

(GMT+08:00) 2019-10-02 16:19:34     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Karolina kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 2a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵon: La ĉina spirito de unueco kaj strebado faras "ĉinajn miraklojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La unuan de oktobro solena celebrado havis lokon en Ĉinio por la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko. Spektantoj tra la mondo spektis en televido aŭ interreto la solenan paradon de armeanoj kaj la manifestacion de popolamasoj sur la placo Tian'anmen en Pekino, vidatentis grandajn atingojn akiritajn de la nova Ĉinio dum la 70 jaroj depost ĝia fondiĝo, kaj sentis la spiriton de unueco kaj strebado kiuj fluas en la vejnoj de la ĉina nacio. Xi Jinping, la plej alta gvidanto de Ĉinio, diris en la akcepto por la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, ke unueco estas grava garantio de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio venki ĉiajn riskojn kaj defiojn kaj iri de venko al nova venko.

Unueco estas forto. Dum la 70 jaroj la ĉina popolo klarigis la gravan signifon de tiu ĉi frazo per siaj agoj. Ĉu en la komenco de la stariĝo de la nova Ĉinio, kiam ĝi frontis al blokado kaj sieĝado far okcidentaj landoj, ĉu tiam, kiam Ĉinio renkontis diversspecajn grandajn katastrofojn kaj diversformajn defiojn en la procezo de la reformo kaj malfero, la ĉina popolo ĉiam unuiĝas kaj unuanimiĝas, trapasante malfacilaĵojn unu post alia kaj akirante bonajn notojn unu post alia.

La spirito de unueco kaj strebado estas la geno radikanta en la vejno de la ĉina nacio. En la tradicia kulturo sin entenas simplaj veroj: "Se fratoj unuanimiĝas, la akreco povas disrompi oron" kaj "La tranĉeco de glavo venas el akrigado, kaj la aromo de umeo ŝvelas el frosto". La ĉinoj jam de longe komprenas: en la mondo ne ekzistas tio, kio troviĝus sen nenia peno; feliĉo elvenas nur per strebado.

La spirito de unueco kaj strebado donis al la ĉinoj senprecedencan fidon. Laŭ la plej fresĉa enketo pri publikopinio, en julio de 2019 farita de la brita enketinstitucio pri merkato Ipsos MORI, 22% de la britoj, 23% de francoj, 42% de la usonanoj opinias, ke ilia ŝtato iras sur ĝusta vojo, sed la ĉinoj plej kredas sian ŝtaton pri la vojo de disvolvado – la procento estas jen: 94%.

Irintaj tra 70 jaroj, la ĉinoj kun la spirito de unueco kaj strebado nepre kreos pli da mirakloj kaj donos pli da ŝancoj al la mondo en la estonteco.

La 1an de oktobro la nordkorea centra novaĵagentejo raportis, ke Kim Jong-un, plej supera gvidanto de Nord-Koreio, sendis mesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping por gratuli Ĉinion pro 70a datreveno de ties fondiĝo.

Kim Jong-un diris, ke la Komunista Parto de Nord-Koreio kaj la nordkorea popolo plenforte subtenis la Komunistan Parton de Ĉinio, la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon firme konservi la ŝtatan stabilecon, la kernan intereson kaj la grandan batalon por realigi daŭrigeblan disvolvon. Nord-koreio estas ĉiam kune kun Ĉinio por sekvi la vojon de socialismo.

La 30an de septembro Hossam Zaatar, la etiketa oficisto de la egipta prezidentejo, kiel reprezentanto de la egipta prezidento Abdel Fathah al Sisi, speciale veturis al la ĉina ambasadorejo en Egiptio por persone transdoni al ambasadoro Liao Liqiang varman gratulon de la egipta prezidento pro la 70a datreveno de la nova Ĉinio.

Zaatar diris, ke okaze de la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko prezidento Sisi adresas al prezidanto Xi Jinping sinceran saluton kaj bondezirojn, al prezidanto Xi Jinping kaj al la amikaj ĉinaj registaro kaj popolo varman gratulon kaj deziras al la amika ĉina popolo feliĉon kaj pacon kaj al la granda Ĉinio ĉiam kreskantan prosperon. Egiptio donas altan atenton al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas kune kun Ĉinio manĉemane klopodi por ke la egipta-ĉina ampleksa partnereco senĉese profunde kresku kaj kreu feliĉon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj.

Merkrede proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono forte kondamnis perfortaĵojn, kiujn faris ekstremaj protestantoj en kelkaj lokoj de Honkongo en la 1a de oktobro. La proparolanto diris, ke tiuj perfortaĵoj kaŭzis grandegan minacon al la sekureco de la civitanoj kaj serioze detruis la socian ordon.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la perfortaĵoj estas organizita kaj planita agadoj, kiu kaŭzis malordon kaj maltrankvilon al Honkongo. Tio reflektas, ke la afero jam malboniĝis. La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono apelaciis, ke gepatroj de lernantoj kaj instruistoj malkonsilos infanojn kaj studentojn partopreni en nepermesitan amasiĝon kaj protestan manifestacion.

Merkrede fruamatene la honkonga polico diris, ke ĝi faris la plej seriozan kondamnon al ekstremaj protestantoj, kiuj faris perfortaĵojn en kelkaj lokoj de Honkongo en la 1a de oktobro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin