La ĉina spirito de unueco kaj strebado faras "ĉinajn miraklojn"

(GMT+08:00) 2019-10-02 15:30:03     Redaktoro:Xiong

La unuan de oktobro solena celebrado havis lokon en Ĉinio por la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Spektantoj tra la mondo spektis en televido aŭ interreto la solenan paradon de armeanoj kaj la kunvenon de popolamasoj sur la placo Tian'anmen en Pekino, vidatentis grandajn atingojn akiritajn de la nova Ĉinio dum la 70 jaroj depost ĝia fondiĝo, kaj sentis la spiriton de unueco kaj strebado kiuj fluas en la vejnoj de la ĉina nacio. Xi Jinping, la plej alta gvidanto de Ĉinio, diris en la akcepto por la 70a datreveno de la fondiĝo la Ĉina Popola Respubliko, ke unueco estas grava garantio de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio venki ĉiajn riskojn kaj defiojn kaj iri de venko al nova venko.

Unueco estas forto. Dum la 70 jaroj la ĉina popolo klarigis la gravan signifon de tiu ĉi frazo per siaj agoj. Ĉu en la komenco de la stariĝo de la nova Ĉinio, kiam ĝi frontis al blokado kaj sieĝado far okcidentaj landoj, ĉu tiam, kiam Ĉinio renkontis diversspecajn grandajn katastrofojn kaj diversformajn defiojn en la procezo de la reformo kaj malfero, la ĉina popolo ĉiam unuiĝas kaj unuanimiĝas, trapasante malfacilaĵojn unu post alia kaj akirante bonajn notojn unu post alia.

La spirito de unueco kaj strebado estas la geno radikanta en la vejno de la ĉina nacio. En la tradicia kulturo sin entenas simplaj veroj: "Se fratoj unuanimiĝas, la akreco povas disrompi oron" kaj "La tranĉeco de glavo venas el akrigado, kaj la aromo de umeo ŝvelas el frosto". La ĉinoj jam de longe komprenas: en la mondo ne ekzistas tio, kio troviĝus sen nenia peno; feliĉo elvenas nur per strebado.

La spirito de unueco kaj strebado donis al la ĉinoj senprecedencan fidon. Laŭ la plej fresĉa enketo pri publikopinio, en julio de 2019 farita de la brita enketinstitucio pri merkato Ipsos MORI, 22% de la britoj, 23% de francoj, 42% de la usonanoj opinias, ke ilia ŝtato iras sur ĝusta vojo, sed la ĉinoj plej kredas sian ŝtaton pri la vojo de disvolvado – la procento estas jen: 94%.

Irintaj tra 70 jaroj, la ĉinoj kun la spirito de unueco kaj strebado nepre kreos pli da mirakloj kaj donos pli da ŝancoj al la mondo en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin