Novaĵoj  (Oktobro 03)

(GMT+08:00) 2019-10-03 17:29:52     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke La Popola Ĵurnalo publikigis tri raportojn laŭdante la rektan dissendon de ĈKG, Japana ĉefministro akceptis intervjuon de la Ĉina Komunikila Grupo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde, tri raportoj, "La rekta dissendo de la celebra soleno por la 70a datreveno estas brilega", "La rekta dissendo de la celebra soleno por la 70a datreveno realigis ses trarompojn" kaj "Filmo produktita de ĈKG estas elsendota en kinejoj en Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo", publikigis sin en la paĝo 2 de la Popola Ĵurnalo, kiuj superŝutis la rektan dissendon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) per laŭdoj.

La Popola Ĵurnalo diris en la unua raporto, ke marde en Tian'anmen-Placo solene okazis la mitingo por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj post la mitingo okazis amasparado. Ĉina Komunikila Grupo faris rektan dissendon por tio. La spektantoj diris, ke la rekta dissendo estas tre bonega, tiu estas la luksa festeno por vidado.

La dua raporto diris, ke la rekta dissendo realigis ses trarompojn, kiuj estas filmi la politikajn scenojn per elevatoro unuafoje, sekvfilmi la defiladon per filmveturilo unuafoje, filmi la defiladon per kablovoja video-kamerao por plu proksimiĝi la centran regionon unuafoje, uzi stabiligilon filmante la gvidanton en la filmveturilo unuafoje, instali kameraojn almetante sin al tero unuafoje kaj plibonigi la simulan sistemon per sendependa esplorado.

La tria diris, ke rekta dissenta filmo kun superalta difino 4K "Nuna Minuto——Solena Celebro por la 70a datreveno de Ĉina Popola Respubliko" kun Kantona lingvo produktita de Ĉina Komunikila Grupo estas elsendota en kinejoj de Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo. De post Ĉinio transmisiis 4K-altdifinan signalon en 70 kinejoj troviĝantaj en diversaj lokoj de la lando en la Nacia Tago, la rekta dissenta filmo kun superalta difino 4K estas refoje prezentita en kinejoj. La unuaj 80 kinejoj en Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo eble elsendos la filmon.

Merkrede, la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faris nepravigeblan riproĉon al Ĉinio en gazetara konferenco kiam li vizitis Italion. Li Junhua, la ambasadoro de Ĉinio al Italio esprimis sian fortan opozicion al tio.

Li diris, ke sinjoro Pompeo faris sian plejeblon komplikante la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj intervenante la rilarojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Li diris, ke 5G estas la plej nova atingo de scienco kaj tekniko, kaj ĝi ne minacas la sekurecon de suvereneco de ĉiuj landoj. Ĉinaj entreprenoj de teknologio de informo antaŭenpuŝis la kunlaboradon kun la itala partneroj, observante la italan leĝon kaj profitigante la italan popolon. La usona flanko kalumnii la kunlaboron inter ĉinaj enterprenoj kaj italaj per fabrikita sekrecminaco estas senbaza.

Li respondis la nepravigeblan riproĉon farita de Pompeo, ke Ĉinio faris maljustan konkurecon, li diris, ke Usono subpremis la ĉinan kompanion Huawei per la tutlanda kapablo kaj devigis aliaj landoj interrompi la kunlaboron kun Huawei. Tiu ago ne estas justa konkurenco. La monda libera komerca sistemo estis iniciatita kaj establita per la usona flanko kaj estis konsentitaj per diversaj landoj. Usono fakte estas la plej granda profitanto, tamen, Usono provokis komercan militon al aliaj landoj per la kaŭzo de malprofiton, tio estas maljustan.

Li respondis la kalumnio de Pompeo, ke Ĉinio ŝtelis alilandajn rajtojn pri intelekta proprietaĵo, li diris ankaŭ, ke la raporto de indico de rajto pri internacia intelekta proprietaĵo farita per la usona komerca ĉambro en marto diris, ke Ĉinio estis bonega en plenumo la leĝo pri patento, kaj ke rimarkindaj atingoj de Ĉinio estas akumulita iom post iom per laboro kaj saĝo de la ĉina popolo.

Posttagmeze de la 2a de oktobro en Tokio, raportisto de la Ĉina Komunikila Grupo faris intervjuon al japana ĉefministro Abe Shinzo.

Abe unue adresis varman gratulon pro la 70a datreveno de la nova Ĉinio al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj diris, ke li esperas, ke japana-ĉinaj rilatoj povos esti pli firma. Abe diris ankaŭ, ke li atendas la ŝtatan viziton de la ĉina prezidanto Xi Jinping printempe de la venonta jaro.

Kiam menciis la japana-ĉinan rilaton, Abe diris, ke post la normaligito de rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio en 1972, la duflankaj rilatoj fari grandajn progresojn, kaj dulandaj popoloj pli profundigis komprenon unu la alian. La dulandaj ekonomia kaj komerca interŝanĝiĝoj estas senĉese intimigitaj.

En la jaro 2022, la Olimpiaj Ludoj de Vintro okazos en Pekino, kun la sporta konkurso kiel la turnopunkto, Japanio kaj Ĉinio kreos pli multajn kunlaborojn por kune gajni pli bonajn rezultojn.

Merkrede en Ĝenevo, la speciala sendito de la Uniĝintaj Nacioj (UN) por Sirio Geir Pedersen diris en la gazetara konferenco, ke li deziras fondigi la konstitucian komisionon por antaŭenpuŝi solvante la problemon de Sirio.

Pedersen diris, ke la konstitucio ne povas solvi la problemon en si mem, tamen ĝi povas elimini la internajn malkonsentojn kaj akiris la konfidojn, malfermante la politikan pordon, kaj ke se la konstitucia komisiono povos akiri sian konfidojn kaj preni efektivigeblajn rimedojn tiam, la forta infromo transdirigas sin al la siriaj popoloj.

Pedersen diris kiam li raportis la novan situacion de Sirio al la Konsilio de Sekureco, ke li planas kunvoki 150 sirianojn okazigante la unuan konvenon de la konstitucia komisiono en Ĝenevo en la 30a de oktorbro.

La 28an de septembro, Monica Mutsvangwa, zimbabva ministro pri novaĵo, propagando kaj radiodissendo adresis varman gratulon pro la 70a datreveno de la nova Ĉinio al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Monica diris, ke Ĉinio nur uzis tre mallongan tempon por disvolviĝi al la dua granda ekonomia ekzistaĵo en la mondo, la sukceso altiras la mondan atenton.

Zimbabvo volas daŭre garantii intimajn kunligojn kun Ĉinio por senĉese antaŭenpuŝi dulandajn amikecon kaj kunlaborojn.

Monica diris ankaŭ, ke ŝi kredas, ke ĉinaj ĉiuj regionaj disvolviĝojn senĉese atingos novan altecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin