La Popola Ĵurnalo publikigis tri raportojn laŭdante la rektan dissendon de ĈKG

(GMT+08:00) 2019-10-03 11:21:36     Redaktoro:邱杰明

Ĵaŭde, tri raportoj, "La rekta dissendo de la celebra soleno por la 70a datreveno estas brilega", "La rekta dissendo de la celebra soleno por la 70a datreveno realigis ses trarompojn" kaj "Filmo produktita de ĈKG estas elsendota en kinejoj en Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo", publikigis sin en la paĝo 2 de la Popola Ĵurnalo, kiuj superŝutis la rektan dissendon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) per laŭdoj.

La Popola Ĵurnalo diris en la unua raporto, ke marde en Tian'anmen-Placo solene okazis la mitingo por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj post la mitingo okazis amasparado. Ĉina Komunikila Grupo faris rektan dissendon por tio. La spektantoj diris, ke la rekta dissendo estas tre bonega, tiu estas la luksa festeno por vidado.

La dua raporto diris, ke la rekta dissendo realigis ses trarompojn, kiuj estas filmi la politikajn scenojn per elevatoro unuafoje, sekvfilmi la defiladon per filmveturilo unuafoje, filmi la defiladon per kablovoja video-kamerao por plu proksimiĝi la centran regionon unuafoje, uzi stabiligilon filmante la gvidanton en la filmveturilo unuafoje, instali kameraojn almetante sin al tero unuafoje kaj plibonigi la simulan sistemon per sendependa esplorado.

La tria diris, ke rekta dissenta filmo kun superalta difino 4K "Nuna Minuto——Solena Celebro por la 70a datreveno de Ĉina Popola Respubliko" kun Kantona lingvo produktita de Ĉina Komunikila Grupo estas elsendota en kinejoj de Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo. De post Ĉinio transmisiis 4K-altdifinan signalon en 70 kinejoj troviĝantaj en diversaj lokoj de la lando en la Nacia Tago, la rekta dissenta filmo kun superalta difino 4K estas refoje prezentita en kinejoj. La unuaj 80 kinejoj en Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo eble elsendos la filmon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin