Ĉinio sukcese pafis Altdistingivo-Sateliton N.10

(GMT+08:00) 2019-10-05 11:11:25     Redaktoro:Pluveta

Je la 2a horo kaj 51 minutoj de la 5a de oktobro, en ĉina urbo Taiyuan Ĉinio sukcese pafis la Altdistingivo-Sateliton N.10 per portoraketo Changzheng n.4-c. La satelito glate enorbiĝis. Plene sukcesis la pafado.

La Altdistingivo-Satelito N.10 estas ĉefe uzata por observi la teritorion, urban planon, desegnon de ŝoseoj kaj tiel plu. La satelito povas liveri informojn por praktikado de la iniciato la Zono kaj Vojo kaj konstruado de nacidefenda moderniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin