Verda Ĉinio plialtigas nivelon de tutmonda ekologia civilizacio

(GMT+08:00) 2019-10-07 16:43:02     Redaktoro:Selena

En februaro de 2019, NASA publikigis donitaĵon el du satelitoj, montrante, ke la terglobo estas pli verda! La kialo estas pro arbarumo kaj agrikultura intensigo en Ĉinio kaj Hindio. De 2000 ĝis 2017, areo de tutmondaj verdaj zonoj kreskis je 5%, kaj inter ili la kovro de pliigita vegetalaro en Ĉinio okupas pli ol 25% de tiu en la mondo. Meze de la ĉina kontribuaĵo, 42% estas el plantado de arboj, floroj ktp.

Klopodoj de Ĉinio por garantii verdan disvolvadon estas agnoskitaj de la Programo de UN pri Medio. Programo pri konstruado de ŝirma forsto en okcidentnorda, norda kaj orientnorda landpartoj de Ĉinio estis starigita de la Programo de UN pri Medio kiel "demonstra regiono de ekologia ekonomio". En septembro de 2019, disdona komitato de Ĉampionoj de la Tero, la plej alta premio de la UN pri mediprotekto, donis premion de "Instigo kaj Agado" al ĉina interreta mediprotekta programo "formika arbaro". Tio estas la tria fojo por Ĉinio akiri la premion.

Klimata ŝanĝiĝo estas komuna defio de la homaro, kaj konstruado de ekologia civilizacio bezonas partoprenon de ĉiuj landoj. Kiel respondeca lando, Ĉinio ĉiam subtenas internacian kunlaboron por trakti klimatan ŝanĝiĝon, aprobis pli ol 30 multflankajn konvenciojn aŭ protokolojn koncernajn al mediprotekto, aktive partoprenis en tutmonda regado de medio kaj la unua publikigis Laŭlandan Projekton por Efektivigi la Tagordon de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Ĉinio ankaŭ decidis konstrui la Zonon kaj Vojon kiel verdan vojon kaj subskribis pli ol 50 kunlaborajn konsentojn kun landoj laŭlonge de la itineroj kaj koncernaj internaciaj organizoj por starigi verdan federacion por internacia disvolvado sur la Zono kaj Vojo.

En pintkunveno de la UN pri mediprotekta agado en la fino de septembro, Ĉinio klare montris, ke ĝi serioze plenumos devon en la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj Pariza Interkonsento kaj atingos fiksitajn celojn. Samtempe kun tio, Ĉinio akcentis, ke por trakti klimatŝanĝiĝon, multflankismo devas esti subtenata, kaj principo pri plenumo de komuna sed diferenca devo devas esti observata. Tio estis la dua fojo, ke Ĉinio klare montras sian promeson pri klimatŝanĝiĝo al la internacia komunumo kaj eksplikas sian rekomendon pri tutmonda media regado, kio enkorpigas decidon kaj respondecon de Ĉinio kiel granda respondeca lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin