Xi Jinping sendis festajn bondezirojn al maljunuloj

(GMT+08:00) 2019-10-07 16:59:55     Redaktoro:Selena
Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis festajn bondezirojn al maljunaj civitanoj de Ĉinio okaze de la Festo de Duobla Naŭo (la 9-a de la 9-a monato laŭ la luna kalendaro), kiu falis en lundo.

Xi esprimis la bondezirojn kiam li respondis 30 maljunajn civitanojn de Makao.

Tiuj maljunuloj servas en iu profesia centro pri zorgo de maljunuloj, kiu fondiĝis en 2007. En januaro de 2009, kiel vicprezidanto, Xi iam vizitis la centron.

Xi diris en la letero, ke ili travivis sukceson de la sistemo "unu lando, du sistemoj" en Makao, kaj li tre ĝojas, ke ili sin dediĉas al bonfarto post emeritiĝo.

Xi esperas, ke ili sciigos al lokaj junuloj rakontojn pri reveno de Makao al patrolando, kuraĝigos tiujn junulojn daŭrigi tradicion pri amo al la patrolando kaj Makao kaj klopodi por kontribui al disvolvado de la Grandgolfa Regiono Guangdong-Honkongo-Makao.

Maljunuloj ĝuas tradician aktivadon en folklora ĝardeno de la gubernio Minhou, Fujian provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin