Tri sciencistoj dividas ĉi-jaran Nobel-premion pri Fiziko aŭ Medicino

(GMT+08:00) 2019-10-08 13:01:23     Redaktoro:Yu

La Nobel-Komitato anoncis lunde, ke tri sciencistoj dividas ĉi-jaran Nobel-premion pri Fiziko aŭ Medicino.

La Nobel-Asembleo de la Karolinska Instituto diris, ke la premio estis aljuĝita al William G. Kaelin Jr, Peter J. Ratcliffe kaj Gregg L. Semenza pro iliaj malkovroj, kiel ĉeloj sensas oksigenan haveblecon kaj adaptiĝas al tio.

La komitato diris, ke la tri medicinaj laureatoj de la jaro 2019 identigis molekulan mekanismon, kiu reguligas la aktivecon de genoj por reagi al diversaj niveloj de oksigeno.

Thomas Perlmann, ĝenerala sekretario de la Nobel-Komitato kaj la Nobel-Asembleo, diris en gazetara konferenco, ke li kontaktis ĉiujn tri laureatojn, kaj ili estis vere feliĉaj kaj ĝojis dividi la premion.

La komitato diris, ke oksigena senso estas centro por multaj malsanoj. La malkovroj faritaj de ĉi-jaraj laureatoj havas fundamentan gravecon por fiziologio kaj pavimis la vojon por promesplenaj novaj strategioj pri batalo kontraŭ anemio, kancero kaj multaj aliaj malsanoj.

Ĉi-jara premio sumuĝas je 9 milionoj da svedaj kronoj (ĉirkaŭ 1 miliono da usonaj dolaroj), kiuj estos egale dividitaj inter la tri laŭreatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin