Ĉina delegito: Nuklea energio ludas neanstataŭigeblan rolon en batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2019-10-08 14:55:55     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito diris lunde en konferenco de la UN en Vieno, ke nuklea energio ludas neanstataŭigeblan rolon en traktado de klimatŝanĝiĝo kaj konstruado de verda, malalt-karbona kaj daŭripova energisistemo.

Zhang Kejian, direktoro de la Ĉina Atom-Energia Aŭtoritato, diris tion en la Internacia Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Rolo de Nuklea Energio, kunokazigita de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj la Nukleenergia Agentejo de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado. Zhang diris, ke nuklea energio estas pura, malaltkarbona kaj altefika. Ĝi ludas tre gravan rolon en la tagordo 2030 de la UN pri daŭripova disvolvado kaj ankaŭ helpas al Ĉinio certigi liveradon de energio, optimumigi ĝian energistrukturon kaj trakti klimatŝanĝiĝon. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam estas aktiva partoprenanto en la tutmondaj klopodoj por batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj senĉese malpliigas uzon de fosiliaj brulaĵoj kaj ekspluatas verdan energion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin