Ĉina Komunikila Grupo decidis haltigi televidan relajsadon de matĉoj de NBA

(GMT+08:00) 2019-10-08 16:20:59     Redaktoro:Yu

La sporta kanalo de la Centra Televido de Ĉina Komunikila Grupo marde refoje publikigis deklaron, anoncante la decidon portempe ĉesigi televidan relajsadon de matĉoj de la usona Nacia Basketbal-Asocio (NBA).

La deklaro diris, ke la sporta kanalo rimarkis, ke ĝenerala direktoro de la Nacia Basketbal-Asocio (NBA) Adam Silver, kiu estis Japanio por ĉeesti aktivadon, faris respondon pri malkonvenaj honkong-rilataj rimarkoj de Daryl Morey, ĝenerala direktoro de la teamo Huston Rockets, kaj esprimas fortan malkontenton pri kaj oponon kontraŭ la respondo de Silver, kiu deklaris subtenon al rajto de Morey pri libera esprimado. La sporta kanalo emfazis, ke ia ajn rimarko provokanta nacian suverenecon kaj socian ordon estas ekster la amplekso de libereco de eksprimado.

La sporta kanalo decidis tuj ĉesigi televidan relajsadon de antaŭsezonaj matĉoj de NBA en Ĉinio kaj kontroli ĉiujn programojn koncernajn al kunlaboro kaj interŝanĝoj kun NBA.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin