Altgradigo de konsumo aldonas grandan movforton al ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2019-10-08 18:56:30     Redaktoro:Yu
Pluraj donitaĵoj akiritaj dum la ĵus pasintaj ferioj de la Nacia Tago atingis novajn altojn. De la 1a ĝis la 7a de oktobro, la vendokvanto de detalado kaj restoracia servo de la tuta lando kreskis je 8,5% kompre kun la sama periodo de la lasta jaro; enlanda turisma enspezo kalkuliĝis al 649,71 miliardoj da juanoj, kreskante je 8,4%; bileta enspezo de filmoj superis 5 miliardojn da juanoj. Tiuj donitaĵoj montris, ke malgraŭ pliiĝantaj ekonomiaj necertecoj, konsumo kontinue estas unu el la plej gravaj movfortoj de la ekonomia disvolviĝo.

Altgradigo de konsumo evidentiĝas kaj manifestiĝas ĉefe en pliboniĝo de kvalito de aĉetado kaj restoracia servo kaj apero de novaj turismaj kaj kulturaj servoj. Donitaĵoj publikigitaj de la Ĉina Bank-Unio montris, ke dum la unuaj ses ferioj de la Nacia Tago, nokta manĝaĵa konsumo kreskis je 54,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli multe ol la averaĝa kresko de 40,3%. Nokta konsumo fariĝis nova punkto de la ĉina ekonomia kresko.

Kontinua prospero kaj senĉesa altgradigo de la konsuma merkato estas strikte ligitaj kun plifortiĝo de pagipovo de civitanoj kaj kun pliboniĝo de kvalito de produktoj kaj servoj. Pliiĝanta enspezo fortigas la konsuman volon de civitanoj. En la unua duono de la kuranta jaro, la pokapa disponebla enspezo de ĉinaj loĝantoj kalkuliĝis al 15 294 juanoj, efektive kreskante je 6,5%. La kresko estas egala kun tiu en la lasta jaro. En Ĉinio estas 400 milionoj da loĝantoj kun meza enspezo. Kontinua grandiĝo de tiu ĉi grupo liveras fortan apogon por konsumado.

En la lastaj jaroj, la ĉina registaro prenis serion da politikoj kaj rimedoj por certigi stabilan funkcikadon de la konsuma merkato. Tiuj rimedoj kaj politikoj celas laŭeble kontentigi postuladon, plibonigi kvaliton de produktoj, akceli disvolvadon de edukado, prizorgado de infanoj kaj maljunuloj, sanprotekto, kulturo, turismo kaj aliaj servoj kaj plibonigi medion de konsumo. Analizistoj diris, ke kontinue kreskanta konsumo fariĝis la plej granda movforto de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin