Geng diris en gazetara konferenco, ke aferoj de Xinjiang estas tute internaj aferoj de Ĉinio kaj ne permesas intervenon de iu ajn lando. Li diris, ke la ago de Usono aldoni 28 ĉinajn registarajn kaj komercajn organizojn al la Listo de Entoj kaj restrikti eksportadon de produktoj severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la interesojn de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon.
Geng diris ankaŭ, ke la celo de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj en Xinjiang estas preventi ekstremismon kaj terorismon de la radiko, kio konformas al la leĝoj de Ĉinio kaj internacia praktiko. Ĉinio plu prenos firmajn kaj fortajn rimedojn por rezolute protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.