Merkrede vespere en ekspoziciejo okazis ferma ceremonio de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019. Ĉirkaŭ mil reprezentantoj el diversaj rondoj ĉeestis al la ferma ceremonio kaj vidis la prezentadon. Ili spertis artan trezoron de la orienta kaj la okcidenta kulturoj. Tiu ekspozicio daŭris 5 monatojn kaj akiris admiron de personoj el diversaj rondoj enlandaj kaj eksterlandaj.