Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia pakistana paralelulo

(GMT+08:00) 2019-10-09 12:18:29     Redaktoro:Xiao
Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta pakistana ĉefministro Imran Khan. Li asertis, ke la ĉina flanko alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj volas klopodi kune kun Pakistano por atingi pli altan nivelon de la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro. La du registaraj ĉefoj atestis subskribon de duflankaj interkonsentoj pri kunlaboro de infrastruktura konstruado, leĝplenumo, sekureco, kulturo, edukado, mediato kaj aliaj.

Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas partneroj de ĉiavetera strategia kunlaboro, kaj la amikeco estas bazita sur nenia kondiĉo kaj ne celas ian ajn triaparton. Ĉinio ĉiam prioritatigas la duflankajn rilatojn en sia diplomatio kun periferiaj landoj, firme subtenas klopodojn de Pakistano por defendo de sendependeco, suvereneco, teritoria integreco kaj laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj, apogas ĝiajn klopodojn por naciaj disvolvado kaj prospero, kaj atendas ĝian pli grandan rolon en internaciaj aferoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas plu helpi Pakistanon laŭ sia povo, fortigi kunordigon de la dulandaj disvolvaj strategioj, antaŭenpuŝi bonkvalitan disvolvadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kaj grandigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, komerco, financo, industria produktkapablo kaj aliaj kampoj.

Imran esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke profite de la ĉina helpo kaj subteno, la pakistana ekonomio iras stabile kaj revigliĝas laŭgrade, kio reflektas la firmecon de la ĉiavetera amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio. Pakistano alte atentas konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kaj la haveno Gwadar. Pakistano volas labori kune kun Ĉinio por akceli komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, grandigi la skalon de komerco kaj investo inter la du landoj, antaŭenigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por nova progreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin