Internacia Hortikultura Ekspozicio akceptis pli ol 9,3 milionojn da vizitoj

(GMT+08:00) 2019-10-09 12:32:06     Redaktoro:Xiao
La loka organiza komitato de la Pekina Internacia Horikultura Ekspozicio 2019 anoncis marde en gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, ke la ekspozicio jam akceptis pli ol 9,3 milionojn da vizitoj dum la sinsekvaj kvin monatoj.

Direktoro de la plenuma komitato de la ekspozicio Gao Yan, ankaŭ prezidanto de la Ĉina Konsilio pri la Akcelo de Internacia Komerco kaj vicdirektoro de la loka organiza komitato de la ekspozicvio, diris, ke la pekina ekspozicio kun aliĝo de plej multaj landoj estas la plej grandskala tiuspeca ekspozicio. Al ĝi aliĝis 110 landoj kaj internaciaj organizioj, kaj ankaŭ pli ol 120 neoficialaj ĉeestantoj, inkluzive de Honkongo, Makao, Tajvano kaj aliaj 31 provincoj aŭ regionoj de Ĉinio. Entute 9,34 milionoj da vizitantoj ĝuis la programojn de pli ol 3 284 aktivadoj de post la inaŭguro en la 28a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin