Xi renkontiĝis kun pakistana ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-10-09 18:34:32     Redaktoro:Xiao
Merkrede en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Imran Khan. Xi asertis, ke estas unika la ĉiavetera strategia partnereco de kunlaboro inter Ĉinio kaj Pakistano. Kia ajn internacia kaj regiona situacio ŝanĝiĝos, la ĉina-pakistana amikeco ĉiam estos firma kaj forta kaj la duflanka kunlaboro ĉiam estos vigla kaj antaŭenira.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam prioritatigas la duflankajn rilatojn en sia diplomatio kun periferiaj landoj, firme subtenas Pakistanon pri ĝiaj demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj volas kune kun Pakistano klopodi por fortigi strategian kunordigon kaj pragmatan kunlaboron, kaj establi pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Xi aldnonis, ke Pakistano donis malegoisman helpon al Ĉinio, kiam ĝi suferis malfacilon. Nun Ĉinio atingis grandan progreson, kaj volas sincere helpi Pakistanon por pli bona disvolvado. La du landoj devas daŭrigi pli oftan altnivelan kontakton kaj pli striktan strategian komunikadon, kaj senprokraste akordigi starpunktojn pri gravaj demandoj. Ambaŭ devas forte antaŭenigi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kaj fari ĝin bona ekzemplo de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li diris, ke Ĉinio aprezas kaj subtenas klopodojn de Pakistano por batalo kontraŭ terorismo, kaj la du landoj devas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kadre de la Unuiĝintaj Nacioj, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multflankaj mekanismoj kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Imran esprimis varman gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke Ĉinio estas pakistana partnero de ĉiavetera strategia kunlaboro kaj la amikeco inter la du popoloj estas firma. Pakistano volas plifortigi interŝanĝon, kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio, antaŭenigi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, daŭrigi antiterorisman agadon kaj konservi pacon laj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin