Ĉefministro Li renkontiĝis kun sia salomana paralelulo

(GMT+08:00) 2019-10-09 18:51:13     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun sia salomana paralelulo Manasseh Sogavare en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Salomonoj oficiale establis diplomatiajn rilatojn, kio konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, aldonas novan ĉapitron al la dulandaj rilatoj, forte akcelas komunan disvolvadon de la du landoj, kaj utilas al la packonservo kaj prospero de landoj en la regiono. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, estas egal-rajtaj, kaj subtenas klopodojn de Salomonoj por disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de popola vivteno. Ĉinio admiras la promeson de Salomonoj, ke ĝi restos fidela al la principo de Unu Ĉinio, kaj volas fortigi strategian komunikadon kaj akceli politikan reciprokan fidon kun Salomonoj kaj firmigi fundamenton de popolopinio pri reciproka profito por pli bone profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Sogavare diris, ke Salomonoj aktive partoprenos en la konstruado de la Zono kaj Vojo, lernos disvolvan sperton de Ĉinio, antaŭenigos kunlaboron en komerco, investo, agrikulturo, fiŝado, infrastruktura konstruado, edukado kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj akcelos la Sud-Sudan Kunlaboron surbaze de egaleco, reciproka profito kaj respekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin