Ĉinio plibonigos komercan medion per registara leĝdono

(GMT+08:00) 2019-10-09 12:59:26     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, marde adoptis projekton de regularo pri plibonigo de la komerca medio, por liveri al merkataj entoj instituciajn garantiojn, kiam ili investos kapitalon kaj disvolvos komercon en Ĉinio.

Laŭ deklaro publikigita post administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, la projekto fokusiĝas al la postulado de merkataj partoprenantoj kaj starigas bazajn instituciajn normojn en komerca medio, kiuj donas egalan traktadon al ĉiuj merkataj entoj, inkluzive de enlandaj kaj eksterlandaj entreprenoj.

La kunveno alvokis pliajn klopodojn transdoni potencon al registaroj de pli malaltaj niveloj. Li diris, ke Ĉinio plivastigos merkatan aliron, plenumos unuigitan tutlandan negativan liston, kaj plu simpligos administracian licencon.

La kunveno emfazis, ke la registaro devas normigi kaj novigi siajn metodojn en kontrolado kaj leĝplenumo, kaj adopti inkluzivan kaj prudentan reglamentan principon, kiam ĝi tuŝas emerĝantajn industriojn.

Li diris, ke la registaro devas emfazi travideblecon en registaraj aferoj, kaj peti konsilojn de merkataj partoprenantoj, industriaj organizoj kaj komercaj ĉambroj, kiam ĝi formulas regulojn, reglamentojn kaj normajn dokumentojn rilatajn al komercaj aktivadoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin