Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri vojaĝo de Xi al Hindio kaj Nepalo

(GMT+08:00) 2019-10-09 20:14:44     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede okazigis gazetaran konferencon. Vicministro pri eksterlandaj aferoj Luo Zhaohui informis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun hinda ĉefministro Narendra Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo, kaj respondis ĉi-rilatajn demandojn.

Luo diris, ke laŭ invito de hinda ĉefministro Narendra Modi kaj nepala prezidento Bidhya Devi Bandari, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo de la 11a ĝis la 13a de oktobro. Li diris, ke tio estos la refoja vizito de ĉina prezidanto al Nepalo post 23 jaroj, kaj la vizito aldonos novan energion por disvolvado de rilatoj kun Hindio kaj Nepalo, starigos novan platformon por akceli reciprokan fidon inter popoloj de la regiono kaj kontribuos al paco kaj prospero de la mondo.

Luo diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas evoluantaj landoj, kaj ĉiu el ili havas pli ol 1 000 milionojn da loĝantoj. Kunlaboro inter la du landoj povas akceli ilian disvolviĝon kaj ankaŭ antaŭenigi mondan multpolusiĝon kaj ekonomian tutmondiĝon kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Li diris ankaŭ, ke Nepalo estas amika najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ ĝia grava partnero en antaŭenigo de kunlaboro de la Zono kaj Vojo en Sud-Azio. La vizito de Xi certe havos historian influon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin