Jiefang-Strato en ĉina urbo Linfen

(GMT+08:00) 2019-10-09 16:06:12     Redaktoro:Pluveta

Ĉiuj urboj havas signifoplenajn stratojn. Kaj la lokanoj kaj la turistoj ofte konsideras tiajn stratojn kiel trajton de la urbo. En multaj ĉinaj urboj troviĝas la strato nomata strato Jiefang. En la ĉina lingvo Jiefang signifas liberigo. Hodiaŭ ni kune vizitu la straton Jiefang en ĉina urbo Linfen.

La strato Linfen datis de la 17a de majo, 1948. Tiam la Ĉina Liberiga Armeo venkiĝis en la batalo en Linfen. Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko por memorigi la liberigan batalon la urba registaro decidis konstrui straton nomatan Jiefang en la batalejo. Direktoro de Linfen-a Arkivo de Urbaj Konstruadoj Wang Zhaoyuan diris,

"Oni konstruis la straton Jiefang en julio de 1958 por memorigi la batalon. La Strato Jiefang ankaŭ estas la unua ĉefstrato de Linfen post fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko."

Wang Zhaoyuan rakontis la historion de la Strato Jiefang. En la pasintaj multaj jaroj la strato havis specialan signifon kaj kreskis kune kun la urbo. En la komenco la Strato Jiefang larĝis nur je 12 metroj, sed nun ĝi jam fariĝis plej ĉefa strato kun pluraj koridoroj. En la pasintaj dekoj da jaroj la Strato Jiefang reflektis la disvolviĝon de la urbo Linfen.

Ekde la duon-jarcento la Strato Jiefang marŝis antaŭen kaj pasigis multajn okulfrapajn momentojn kune kun la lokanoj. Du Liangchi, denaska Linfen-ano, naskiĝis en 1947. Menciante la Strato Jiefang, pri la urbo Linfen kaj pri nova Ĉinio li kortuŝe diris,

"Mi nomiĝas Du Liangchi, 73-jara. En la urbo Linfen la Strato Jiefang estas grava kaj komercoprospera. La disvolviĝo de Linfen estas tiel rapida kiel la ĉina disvolviĝo. Gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio grandege prosperiĝis nia lando en la pasintaj 70 jaroj. La disvolviĝa procezo de Linfen estas miniaturo de la provinco Shanxi, kaj la disvolviĝa procezo de Shanxi estas miniaturo de la tuta lando."

En vastega Ĉinio troviĝas multaj belaj urboj kiel Linfen. En tiuj urboj troviĝas ankaŭ tiaj stratoj kun memoraĵoj. Tiuj stratoj atestis kaj la penigan kaj feliĉan pasintecon de la urbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin