Esti fidela al mia amikino—Intervjuo kun antropologino Tami Blumenfield (parto II)

(GMT+08:00) 2019-10-09 08:58:30     Redaktoro:祃璟琳

Lugu-lago


Tami Blumenfield estas usona antropologino kaj filmistino origine el Milwakee, Wisconsin. Ŝi precipe studis la kulturon de la moso-nacio en la sud-okcidenta ĉina provinco Yunnan. En februaro 2020 ŝi prezentos sian filmon "Kiel akvo fluas: juda antropologino vagadas tra la Moso-landoj" kun Esperantaj subtitoloj dum la evento "Teo kaj Amo", organizota fare de la Parma Esperanto-Grupo kiel parto de la oficiala celebra kalendaro por Parmo Kultura Ĉefurbo de Italio 2020. Ŝi afable konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri sia zorgo kiel antopologino kreskigi komprenon inter malsamaj kulturoj. Kun ni estas ankaŭ Er Che Ma,juna amikino de la Moso-nacio, kiu estas laboranta en Kunming.

AM: Kiujn projektojn vi havas pri antropologio?

TB: Mi estas laboranta pri pluraj projektoj. Mi estas la prezidantino de la Eduka Fondaĵo Malvarmeta Monto (Cool Mountain Education Foundation), kiu laboras en Liangshan (凉山). Temas pri ne-registara organizo bazita en Usono. Ni estas subtenantaj edukadon en lernejo de tiu regiono de Yunnan kaj ni estas provizantaj per stipendioj la gestudentojn de la regiono. Estas nova direkto por niaj organizoj kaj tre entuziasmiga por ni. Ĝi estas malgranda kaj ni nur faras tio, kion ni povas. Ekzemple, pasintan semajnon ni kunportis du cent sap-briketojn kaj du cent mantukojn al la lernejo. Ni havas ttt-ejon (http://coolmountainfund.com/Wordpress ) kaj ni petas homojn subteni nin. Estas granda bonŝanco por mi povi helpi homojn tie.

La alia projekto estas kun la Moso-komunumoj. Mi laboras kun ilia popola muzeo. Tute lastatempe ni faris projekton pri kantistoj kaj muzikistaj grupoj de la Moso-nacio. Temas pri nuntempa muziko kun akompanado. Vi nepre volus ludi ĝin en via aŭto, dum vi estas veturanta. Mi vere interesiĝas pri lingvo kaj kultura transdonado el unu generacio al la venonta. Ni faris multe da projektoj, kiuj kuntrenas intervjuojn kaj inkluzivan rigardon al kulturaj ŝanĝoj kaj transformadoj en familia strukturo, sed kiuj ankaŭ pritraktas lingvon kaj religiajn praktikojn.

AM: Kiuj estas kelkaj el la ŝanĝoj en familia strukturo?

TB: Nun preskaŭ ĉiuj junuloj geedziĝas. Estas tute malsame ol antaŭe. Homoj krome komencas formi apartajn familiojn, dum antaŭe ununura familio enhavis multe da generacioj kaj ĉiujn gefratojn vivantajn kune. Nun homoj preferas havi pli malgrandajn familiojn. Estas multe da malsamaj kialoj. Konsumisma pelo fortas en tuta Ĉinio. Homoj nun volas sian propran spacon, siajn posedaĵojn, siajn liberecon kaj sendependecon. Por loĝi kun granda familio, vi devas ekvilibrigi la bezonojn de via interesoj kaj la interesojn de la aliaj. Kelkfoje vi devas fari ion, kio ne bonos por vi, por ke la tuta familio povu daŭre pluesti. Tio pli malfacile akcepteblas fare de nuntempaj homoj. Ili ne volas devi aŭskulti siajn patrinojn dum sia tuta vivo. Kaj estas aliaj kialoj. Kelkfoje homoj en areoj, kiuj ekhavas turismon, ricevas nur unu parton de la profito, se ili havas unu familion. Sed la partoj de la profit iĝas kvar, se ili havas kvar familiojn. Do kelkfoje estas ankaŭ tiaj stimuliloj por disiĝi. Dank'al turismo homoj havas multe pli da rimedoj kaj ĝi tute ŝanĝis la vilaĝojn, kiuj havas ĝin. Al mi interesas la maniero, en kiu ĝi tuŝas la vilaĝojn, kiuj estas iom pli malproksimaj. Ili sufiĉe foras por ne esti en la mezo de ĉio tio, sed kelkaj homoj povus kiel ajn labori por la turisma industrio aŭ ili povus havi kelkajn homojn en siajn domojn. Ili povas iel profiti el la turismaj rimedoj, sen esti tro tuŝataj fare de ĝi.

AM: Er Che Ma, kiel Moso-anino vi mem, kiel vi pensas, ke la Moso-anoj reagas al tiu ekstera atento?

ECM: Homoj ege bonvenas viziti mian hejmon por kompreni pli bone. Sed ili ne devus nur porti frenezajn miskomprenojn. Alimaniere ni povus bategi ilin! (ridante) Serioze, se ili venas por lerni pri la Moso-kulturo, ili devus pretigi sin mem, legante la verkojn de la esploristoj, kiuj venis antaŭe, kiel Tami. Se ili havas kromajn demandojn, ili devus demandi al la lokanoj post tiu pretigado. Kaj ili vere devus akcepti lerni malsamajn viv-manierojn.

TB: Tio estas ege bone dirita. Tiom gravas, ke homoj venu post pretigado, anstataŭ subite aperi kun strangaj impresoj, kaj ke ili vere aŭskultu siajn gastigantojn.

AM: Revenante al Tami, ĉu vi faris multe da filmaj projektoj kiel antropologino?

TB: Jes. Al mi ĉiam interesis vida antropologio. Fakte estas ankaŭ eduka centro ĉe Yunnan-a Universitato. Mi mem neniam povis vizitadi ĝiajn lecionojn, sed mi frekventis kursojn kiel post-bakalaŭra studentino ĉe la Universitato de Vaŝingtono en la programo "Indiĝenaj voĉoj". Kiam mi eklaboris ĉe la Universitato Furman en Suda Karolino, mi finfine povis aĉeti bonan kameraon en 2013. Mi jam farintis kelkajn projektojn antaŭe, sed sen alt-kvalita kamerao. Mi faris filmon, kiu estis prezentata en filma festivalo en 2006, sed aliaj homoj filmadis tiam. Mi zorgis pri filma muntado dum longa tempo. Muntadi bildojn estas parto de mia laboro ekde 2005. Nur poste mi mem prenis la kameraon kaj mem filmadis miajn proprajn filmojn. Mi pensas, ke mi estas ĉiam evoluanta en la maniero, en kiu mi interpretas aferojn. Muntadi estas kreema procezo en la maniero, en kiu vi prenas scenon kaj kunmetas ĝin kun alia sceno.

AM: Ĉu vi povas paroli pri via projekto por la evento de "Teo kaj Amo" por Parmo Kultura Ĉefurbo 2020?

TB: Tiu ĉi filmo, pri kiu mi estas laboranta nun, estas pli eksperimenta projekto. Temas pri malsamaj akvo-fluoj. Ĝi montras diversajn fluantajn foliojn. Estas meditado pri ŝanĝo kaj senmovo. Ĝi estas poezia kaj ankaŭ pripensado pri mia tempo en malsamaj kulturaj fonoj kaj ties interago. Kiam folio fluas tra la akvo, la subaj rokoj povus tiri ĝin malantaŭen kaj poste la akvoj puŝas ĝin antaŭen. Ĝi povus libere flui dum iom da tempo kaj poste kuri. Estas metaforo por kultura interago… kiel la folioj, kiujn Er Che Ma estas metanta en mian hararon nun (ridanta).

AM: Tre interese. Koran dankon pro via afableco!

TB kaj ECM: Dankon al vi!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin