Novaĵoj (Oktobro 09)

(GMT+08:00) 2019-10-09 16:29:07     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun salomana ĉefministro; Ĉefministro Li alparolos ferman ceremonion de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salomonoj surbaze de la principo de unu Ĉinio konformas al tendenco de la epoko kaj profitigas la du popolojn.

Dum renkontiĝo kun salomana ĉefministro Manasseh Sogavare en la Ŝtata Gastejo Diaoyutai, Xi diris al Sogavare, ke ne ekzistas aparta ordo de amikeco. Li aldonis, ke se la amikeco estos konservata, ĝi havos brilajn perspektivojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlanbdaj Aferoj Hua Chunying anoncis merkrede, ke laŭ invito de hinda ĉefministro Narendra Modi kaj nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo de la 11a ĝis la 13a de oktobro.

Oficialulo de la plenuma komitato de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019 diris marde, ke ĉefministro Li Keqiang ĉeestos kaj alparolos la ferman ceremonion de la ekspozicio.

Gao Yan, plenuma direktoro de la plenuma komitato de la ekspozicio, diris, ke gvidantoj kaj politikistoj el Pakistano, Salomonoj, Kamboĝo, Kirgizio kaj Azerbajĝano kaj oficialuloj el la Buroo de Internaciaj Ekspozicioj kaj Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj ĉeestos la ferman ceremonion. Gao aldonis, ke ankaŭ ĉirkaŭ 900 enlandaj kaj eksterlandaj reprezentantoj, inkluzive de internaciaj ekspoziciantoj, komercistoj, famaj hortikulturaj specialistoj, ĵurnalistoj kaj registaraj oficialuloj ĉeestos la ceremonion.

Antaŭ la ferma ceremonio, ĉefministro Li vizitos la Ĉinan Pavilonon kune kun gvidantoj de aliaj landoj.

La loka organiza komitato de la Pekina Internacia Horikultura Ekspozicio 2019 anoncis marde en gazetara konferenco de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, ke la ekspozicio jam akceptis pli ol 9,3 milionojn da vizitoj dum la sinsekvaj kvin monatoj.

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta pakistana ĉefministro Imran Khan. Li asertis, ke la ĉina flanko alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj volas klopodi kune kun Pakistano por atingi pli altan nivelon de la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro. La du registaraj ĉefoj atestis subskribon de duflankaj interkonsentoj pri kunlaboro de infrastruktura konstruado, leĝplenumo, sekureco, kulturo, edukado, mediato kaj aliaj.

Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas partneroj de ĉiavetera strategia kunlaboro, kaj la amikeco estas bazita sur nenia kondiĉo kaj ne celas ian ajn triaparton. Ĉinio ĉiam prioritatigas la duflankajn rilatojn en sia diplomatio kun periferiaj landoj, firme subtenas klopodojn de Pakistano por defendo de sendependeco, suvereneco, teritoria integreco kaj laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj, apogas ĝiajn klopodojn por naciaj disvolvado kaj prospero, kaj atendas ĝian pli grandan rolon en internaciaj aferoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas plu helpi Pakistanon laŭ sia povo, fortigi kunordigon de la dulandaj disvolvaj strategioj, antaŭenpuŝi bonkvalitan disvolvadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, kaj grandigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, komerco, financo, industria produktkapablo kaj aliaj kampoj.

Imran esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke profite de la ĉina helpo kaj subteno, la pakistana ekonomio iras stabile kaj revigliĝas laŭgrade, kio reflektas la firmecon de la ĉiavetera amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio. Pakistano alte atentas konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kaj la haveno Gwadar. Pakistano volas labori kune kun Ĉinio por akceli komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, grandigi la skalon de komerco kaj investo inter la du landoj, antaŭenigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn por nova progreso.

La Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, marde adoptis projekton de regularo pri plibonigo de la komerca medio, por liveri al merkataj entoj instituciajn garantiojn, kiam ili investos kapitalon kaj disvolvos komercon en Ĉinio.

Laŭ deklaro publikigita post administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, la projekto fokusiĝas al la postulado de merkataj partoprenantoj kaj starigas bazajn instituciajn normojn en komerca medio, kiuj donas egalan traktadon al ĉiuj merkataj entoj, inkluzive de enlandaj kaj eksterlandaj entreprenoj.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde respondis eraran honkong-rilatan komenton de ĝenerala direktoro de la usona teamo Houston Rockets kaj rimarkojn de komisaro de la usona Nacia Basketbal-Asocio (NBA), emfazante, ke neaplikebla estas manko de scio pri mensoj kaj koroj de la ĉina popolo.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti erarajn rimarkojn pri Honkongo faritajn de Daryl Morey, ĝenerala direktoro de la teamo Houston Rockets en socia komunikilo Twitter kaj rimarkojn de komisaro de la Nacia Basketbal-Asocio.

Geng diris, ke la ĉina flanko esprimis sian klaran pozicion en la deklaroj de la Ĉina Ĝenerala Konsulejo en Houston, Ĉina Basketbal-Asocio kaj ĉinaj partneroj de la teamo Houston Rockets. Li ankaŭ vokis atenti la respondon kaj sintenojn de la ĝenerala publiko en Ĉinio.

Laŭ deklaro publikigita de la Ĉina Ĝenerala Konsulejo en Houston dimanĉe, Ĉinio esprimis fortan malkontenton pri la teamo Houston Rockets kaj urĝis la teamon korekti la eraron kaj tuj preni konkretajn rimedojn por forigi la malfavoran influon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang marde urĝis la usonan flankon ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, post kiam la usona Ministerio de Komerco anoncis, ke ĝi aldonos 28 ĉinajn organizojn al sia listo de entoj.

Geng diris en gazetara konferenco, ke aferoj de Xinjiang estas tute internaj aferoj de Ĉinio kaj ne permesas intervenon de iu ajn lando. Li diris, ke la ago de Usono aldoni 28 ĉinajn registarajn kaj komercajn organizojn al la Listo de Entoj kaj restrikti eksportadon de produktoj severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la interesojn de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon.

Geng diris ankaŭ, ke la celo de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj en Xinjiang estas preventi ekstremismon kaj terorismon de la radiko, kio konformas al la leĝoj de Ĉinio kaj internacia praktiko. Ĉinio plu prenos firmajn kaj fortajn rimedojn por rezolute protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin