Fermiĝis Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019

(GMT+08:00) 2019-10-10 13:11:24     Redaktoro:Xiao

Merkrede vespere okazis la ferma ceremonio de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019 en Yanqing, distrikto en nordokcidenta parto de Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la ceremonion. Li diris, ke la pekina ekspozicio kun aliĝo de plej multaj ĉeestantoj estas la plej grandskala tiuspeca ekspozicio, kaj ankaŭ verda kunveno pri reciproka lernado de malsamaj civilizacioj, kaj ĝi akcelis interŝanĝojn inter diversaj kulturoj, komunikadon inter popoloj kaj verdan kunlaboron.

Li diris, ke la pekina ekspozicio sub la titolo "Verda Vivo, Bela Hejmo" estis interesa kaj fruktodona. Aliĝis al ĝi 110 landoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 120 neoficialaj ĉeestantoj, kio starigis novan rekordon de plej multaj partoprenantoj en la historio de la ekspozicio. Ĝi estis ankaŭ grandioza kunveno pri teknika novigo kaj sperto de naturo. Multaj pioniraj fruktoj de hortikultura tekniko sin montris al la ekspozicio, kio prezentis brilan estontecon de la utiligo de verda tekniko. Ĉirkaŭ dek milionoj da vizitantoj el la tuta mondo spertis reciprolan akcelon de medio kaj disvolvado, kaj ĝuis harmonion inter homo kaj naturo.

Li aldonis, ke ekde la nova jarcento, la verda areo krekis je 5% en la tuta mondo, kaj Ĉinio okupis kvaron de la totala kontribuo. Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, Ĉinio ankoraŭ alfrontas grandan taskon pri disvolvado de ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj protekto de medio. Ĉinio faros tutecan planadon por plu antaŭenigi altkvalitan disvolvadon kaj altnivelan protekton de ekologia medio en la reformo kaj malfermo, kaj firme sekvos la evoluigan vojon de progresinta produktado, riĉa vivo kaj bona medio.

Li montris, ke Ĉinio rapidigos ŝanĝon de sia disvolva maniero, donos plenan ludadon al rolo de novigado kiel la ĉefa motoro de disvolvado, akcelos nutradon de nova kineta energio kaj verdan disvolviĝon, antaŭenpuŝos decidan batalon kontraŭ poluado, kaj plibonigos vivmedion. Ĉinio aktive plenumos artikolojn de la Pariza Interkonsento pri Klimaŝanĝigo surbaze de la principo de komuna sed distinga respondeco, kaj laŭ sia kapablo helpos al aliaj evoluantaj landoj disvolvi verdan ekonomion kaj realigi daŭripovan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin