Ĉinio forte kondamnas enigon de Xinjiang-aj policaj departementoj en "Liston de Entoj" fare de Usono

(GMT+08:00) 2019-10-10 12:17:35     Redaktoro:Yu

Oficejo de la ĉina nacia kontraŭterorisma gvidgrupo merkrede esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon kontraŭ la usona decido aldoni ĉinajn entojn inkluzive de policaj departementoj en Xinjiang en ĝian "Liston de Entoj".

La oficejo diris en deklaro, ke ĝi urĝas la usonan flankon tuj korekti la eraran praktikon, retiri la malĝustan decidon kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke la rimedoj prenitaj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo celas elimini ilian reproduktejon kaj tute konformas al ĉinaj leĝoj kaj internacia praktiko. Ĝi diris, ke la polico en Xinjiang laŭleĝe plenumis sian devon, efike retenis terorismajn agadojn, kaj defendis socian stabilecon kaj sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de homoj. Ili ne nur gajnis la subtenon de 25 milionoj da homoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn al la internacia afero kontraŭ terorismo. La tiel nomata homrajta demando en Xinjiang, kiu tute ne ekzistas, estas nur preteksto intence farita de Usono por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

La oficejo diris, ke la usona agado severe subfosis leĝplenumajn kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj. La deklaro akcentis, ke la oficejo postulas, ke la usona flanko forĵetu duoblan normon en antiterorismaj demandoj, ĉesu fari nerespondecajn rimarkojn pri Xinjiang kaj haltigu fihelpon kaj subtenon al terorismaj fortoj ligitaj kun "Orient-Turkestano".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin