Ĉina plej alta leĝdonanto alvokis novajn kontribuojn al ĉina-rusaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-10-10 12:34:57     Redaktoro:Yu

Ĉina plej alta leĝdonanto Li Zhanshu merkrede alvokis homojn el ĉiuj rondoj en Ĉinio kaj Rusio kunigi manojn kaj fari novajn kontribuojn al disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Li faris la rimarkojn, kiam Li ĉeestis akcepton festantan la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj la Ĉina-Rusa Amikeca Asocio en la Granda Popola Halo en Pekino.

Parolante pri la dulandaj rilatoj kaj amikeco inter la du popoloj, Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la ĉina-rusaj rilatoj fariĝis modelo de reciproka konfido kaj kunordigo inter ĉefaj landoj kaj inter najbaraj landoj, kaj injektis pozitivan energion por protekti mondan pacon kaj internacian ordon.

Andrey Denisov, rusa ambasadoro al Ĉinio, diris, ke Rusio pretas kunlabori kun Ĉinio por kapti la okazon de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj antaŭenigi rusa-ĉinajn rilatojn por novaj atingoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin